26 févr. 2008

Hiĝabo pere de premo

Hiĝabo ne estos deviga
Mi antaŭe skribis, ke kvankam mi ne komprenas kaj ne aprobas tamen respektas (kaj samtempe kompatas) virinojn kiuj libervole decidas surmeti hiĝabon. Samloke mi ankaŭ skribis, ke miaopinie laŭeble estas necesa protekti tiujn junulinojn kies islamaj familioj premas kaj devigas ilin al kontraŭvola surmetado de hiĝaboj. Fakte en Irano mem, kiam la revolucio en 1979 komenciĝis, la islamistoj unue ne klarigis tutajn siajn intencojn. Ekzemple en tag-ĵurnalo (kies bildon mi metis ĉi tien) publikigita nur unu monato post venko de la islama revolucio oni citas Ajatolaho Taleganion (li estis unu el ĉefgvidantoj de la islamistaj revolucianoj) kiu diras: "Pri surmetado de hiĝabo ne ekzistas deviga premo". Sub tiu granda titolo oni trovas, ke speciala persekutisto de la islama revolucio asertas: "tiuj kiuj atakas al senhiĝabaj sinjorinoj estas kontraŭ la revolucio". Li ankaŭ informas pri aresto de kelkaj el tiaj atakintoj.

Malgraŭ tio ĉio, ne pasis longa tempo antaŭ tiam, kiam virinoj trovis, ke ili estas allasitaj al si mem kaj sendefendaj pri atakoj kiuj okazadas kontraŭ ili pro senhiĝabeco. La nova islama registaro ne nur ne preventis tiajn atakojn sed ankaŭ premis virinojn por, ke ili surmetu hiĝabojn. Baldaŭ la unuaj promesoj forgesiĝis kaj hodiaŭ oni scias tio kio okazas en la islama respubliko en Irano pri virinoj.

Atakitaj studentinoj en TurkioLastatempe en Turkio la islamista registaro forigis limojn kiuj ekzistas rilate surmetadon de hiĝaboj en universitatoj. La islamistoj en Irano ege ĝuis tion kaj konsideris tion kiel venko de islamo en Turkio kiel unu el aliancanoj de Usono. En Turkio mem, oni pretendis, ke la forigo de limoj nur temas pri libereco kaj oni ne devigos virinojn por surmeti hiĝabon. Bedaŭrinde tiel ŝajnas, ke islamistoj en Turkio sekvas saman planon kiel iliaj samideanoj en Irano. Ĉi tie (ankaŭ ĉi tie) oni legas, ke du mezlernejaj studentinoj en Turkio estas atakitaj per acido ĉar ili estas surmetintaj (laŭ atakintoj) maldecajn vestaĵojn. Bedaŭrinde oni ne povas atendi, por ke la polico arestu la atakintoj. Tiel iom post iom teroro establiĝos en la socio kaj la nombro de hiĝabvestitaj virinoj pliiĝos. Tiam la registaro povas pretendi, ke ĉar la turkaj virinoj estas libervole (!) elektintaj hiĝabon, do ĝi rajtas respekti tion kaj devigi hiĝabon ĉie en la lando. Tion islamistoj estas jam farintaj en Irano.

Aucun commentaire: