6 févr. 2008

Invito al prudento

Antaŭe en alia blogskribaĵo mi jam grumbletis pri danĝeroj kiuj minacas la sciencon kiam nefakula publiko miskomprenas aŭ malĝuste interpretas la sciencon. Tiel ŝajnas, ke mia studofako, la fiziko, estas la plej alloga tereno por cerbumadoj kaj filozofiumadoj de nefakuloj. Fakte multaj edukitaj homoj el aliaj profesioj kaj metioj ĵus post emeritiĝo en si mem trovas nerezisteblan intereson por solvi problemojn de la fiziko aŭ notigi erarojn de elstaraj fizikistoj. Tio estas ĉar la fiziko pristudas aferojn kiuj interesas ĉiun inteligentan homon; la originoj de la universo, vivo kaj inteligento, roloj de materio kaj energio en ilia apero, k. s. Nepre neniu saĝa sciencisto deziru preventi pripensadojn kaj reagojn de nefakuloj rilate sian studobranĉon. Tamen la sciencistoj devas pacience instrui la publikon kaj averti ilin pri iliaj miskomprenoj.

Mi opinias, ke ĉe nefakuloj multaj miskomprenoj rilate sciencon okazas, ĉar ili lingve miskomprenas prisciencajn esprimojn. Sinjorino Helen Quinn kiu estas fizikisto pri elementaj partikloj en tiu ĉi artikolo skribas pri lingvaj problemoj rilate prisciencajn komunikadojn kun nefakuloj. Se vi scipovas la anglan lingvon kaj interesiĝas pri sociologiaj aspektoj de la scienca procezo mi konsilas, ke vi legu ĝin. Sinjorino Quinn bone priklarigas diferencojn kiuj ekzistas inter signifoj de la vortoj kredo, scio, hipotezo, teorio kaj modelo kiam sciencisto uzas ilin kaj kiam oni uzas ilin dum ĉiutagaj konversacioj.

En tiu blogero mi volas prezenti ekzemplojn de vortoj kiuj en la scienco (pli en la fiziko) havas signifojn preter tiuj signifoj kiujn ili ordinare en ĉiutaga lingvouzado havas. La vorto mekanika laboro (ofte oni nur diras laboro) havas rigoran difinon; ĝi estas produto de forto aplikata al objekto kaj distanco tra kiu la objekto movas pro tiu forto. Tiel se oni aplikas forton al objekto sed ĝi ne movas kvanto de la farita [mekanika] laboro estas nul. Ankaŭ se objekto movas sed neniu forto aplikiĝas al ĝi la kvanto de laboro farita sur ĝi estas nul. Oni povas ankaŭ havi negativan kvanton de la mekanika laboro. Do la leganto vidas, ke la signifo de la vorto laboro en la fiziko ne estas kiel ĝia signifo dum la ĉiutagaj uzadoj.

En la ordinara lingvo la angla vorto “spin” signifas rotacion. En la fiziko oni konsideras spinon por ĉiu elementa partiklo (ang. spin). Sed la fizika spino havas nenian rilaton kun materia rotacio. Por studentoj eĉ en la fizikaj lernolibroj [dum la unuaj jaroj de la universitato] oni ofte skribas pri spino kiel imanenta angula momanto de partiklo. Bedaŭrinde kiam oni prezentas rilaton inter magneta dipolo de partiklo kaj ĝia spino, multaj studantoj pro analogio kun movanta (ankaŭ povas esti rotacianta) ŝarĝo kiu en la klasika elektrodinamiko produktas magnetan kampon ĉirkaŭ si, tuj pensas pri la partiklo kiel rotacianta objekto. Tio ne estas ĝusta. En la kvantuma fiziko, spino estas kvanto kiu montras simetrion de partiklo kiam oni konsideras ĝin el alia angulo (kvazaŭ oni turnas ĝin). Partiklo kun spino nul estas kiel punkto. Ĝiaj kvalitoj estas samaj el ĉiuj anguloj. Se partiklo havas samajn kvalitojn kiam oni turnas ĝin je 360° (unu kompleta rivoluo), ĝia spino estas unu. Partiklo kiu montras samajn kvalitojn post ĉiu duonrivoluo havas spinon 2. Multaj elementaj partikloj havas spinon ½. Tio signifas, ke ili montras samajn kvalitojn kiam oni turnas ilin dufoje (2×360° = 720°, kaj ne post nur unu kompleta rivoluo!). Do vi vidas, ke la kvantuma spino havas nenian rilaton kun la vera rotacio.

La lasta ekzemplo estas kvantuma kromodinamiko (ang. Quantum Chromodynamics – QCD). En la angla lingvo, la vorto “Chromodynamics” signifas dinamikon de koloroj. Fakte en la kvantuma kromodinamiko oni studas interagojn de kvarkoj kiuj estas konsistigantoj de elementaj partikloj. Ili estas tiom malgrandaj, ke la nocio koloro pri ili estas tute sensenca. Tamen fizikistoj estas nomintaj iujn el iliaj [kvantumaj] kvalitoj koloroj kaj tial tiu branĉo de la fiziko kiu studas efikojn de tiuj kvalitoj nomiĝas kromodinamiko.

Mi esperas, ke tiuj ekzemploj konvinkas vin por esti pli prudentaj kiam vi filozofiumas pri sciencaj asertoj.

1 commentaire:

Anonyme a dit...

Bonega artikolo de Helen Quinn.

La fenomeno eĉ pli drastas: senzorga uzado de la terminoj influas la kulturon. Post la famiĝo de Einstein, la nocio 'relativeco' invadis ĉien, kaj laŭdire Einstein mem plendis pri tio. (Aliflanke ja ekzistas validaj relativismaj teorioj en la filozofio kaj la etiko.)

Kaj en la kazo de mia propra studofako --"profunda strukturo" estas ĉie -- precipe en literatura teoriumado, sed sen rilato al ties efektiva signifo en la Chomsky-lingvistiko, kie ĝi originas.

Sed kion fari? Vi pravas, ke ne endas preventi laikan interesiĝon. Eble la interesiĝo meritas la riskon.

Ken