8 févr. 2008

Jam ekzistas internacia lingvo!

Iuj delegitoj estis prezentitaj novan proponon. Tiutage oni volis debati pri la propono. Post kelkaj prelegetoj, la franca delegito staris, fiere rigardis al aliaj delegitoj kaj franclingve diris: rigardu viajn pasportojn!

Li atendis kelkajn sekundojn kaj denove ripetis: rigardu viajn pasportojn.

Kelkaj ĉeestantoj rigardis siajn pasportojn sed aliaj nur rigardis tiun viron. Post iom da silento, li daŭrigis: oni jam havas internacian lingvon. Ĝi estas la franca*!

Hodiaŭ kompare al la angla lingvo, situacio de la franca lingvo en la mondo estas mizera. Eĉ en Kebekio oni per forto de diversaj leĝoj provas protekti ĝin. Jes en tiu tago, fiero (aŭ pli ĝuste diri orgojlo) de iuj francanoj haltigis Esperanton. La franca lingvo ne konservis sian pozicion eterne. Ĉu oni pensas, ke la angla lingvo havas pli bonan sorton ol la franca? Se jes, do fieru pri ĝi!

* Tiu evento okazis en la ligo de nacioj (antaŭ la UNo) kiam kelkaj delegitoj proponis Esperanton kiel internacia lingvo. Tiam kiam la evento okazis la ĉefa diplomatia lingvo en la mondo estis la franca. Ĉar vojaĝoj ne estis facilaj kaj plejofte nur diplomatoj posedis pasportojn, ili ofte skribiĝis en la franca lingvo. Plejparto de diplomatoj (eble ĉiuj el ili) scipovis la francan lingvon.

1 commentaire:

Anonyme a dit...

En effet, je préférerais le français à l'anglais comme interlangue non neutrale, car dans le temps de sa hégémonie personne ne se plaignait que les français "ont un avantage"...

Ken