13 févr. 2008

Misinformoj

Kvankam tono de miaj skribaĵoj iam montras min kiel fervora batalanto por Esperanto, tamen kiel mi antaŭe skribis (tie kaj ĉi tie) ĝi por mi estas nur iu lingvo, komunikilo kaj perilo por esprimi min. Mi tute ne intencas rigardi ĝin kiel sankta kaj nekritikebla afero.

Kompreneble ĉiu kongreso kaj kunveno de esperantistoj estas oportuno por prezenti ĝin al la publiko kaj produkti novaĵojn pri ĝi. Bedaŭrinde iam tiuj oportunoj iĝas misoportunoj. Tio estas kazo de la Kvina Azia Kongreso de Esperanto kiu okazas en Bangaloro en Barato de la 12-a ĝis 15-a de februaro. Mi opinias, ke organizantoj devas pli atenti por ne doni malĝustajn informojn pri Esperanto. Ĉi tie oni legas, ke pli ol 30 milionoj da homoj scias ĝin (ĉu scipovas aŭ nur konas ĝin?). Mi komprenas, ke por impresi loĝantojn de lando kiu havas miliardan populacion, oni devas uzi astronomiajn numerojn! sed kun ĉiu maniero de pritaksado tiu numero estas tro. Ankaŭ ĉi tie oni esprimas deziron, ke iu tago venu kiam ĉiuj en la mondo parolu (ĉu nur?) unu lingvon - Esperanto. Tio ankaŭ estas stranga deziro laŭ mia opinio. Almenaŭ mi ne havas tiun deziron!

2 commentaires:

Anonyme a dit...

ja estas malprecizaĵoj de la artikolverkistoj, ĉu vi ne pensas? kaj, videble, ili ne multe scias pri Esperanto kaj rapide finigis la skribendajn artikolojn.. almenaŭ ŝajnas al mi.

sed estas bone ke vi mencias kaj korektas tiajn erarojn!

mĥ.

Mari-elen a dit...

Kara Beĉjo,
ankaŭ mi opinias same kiel vi. Sanktaĵoj ne havas rilaton kun la realeco, sed troigo iĝas mensogo, eĉ se foje neintenca. Ĉiuokaze malbona reklamo.
La lingvo servu la Homon, kaj ne inverse.
Amike al vi,
Mari-elen'