20 févr. 2008

Pri la E-movado

Kvankam pensuloj de la sociaj aferoj ĉiam tra la historio ekzistis, tamen nomi ilin intelektuloj [fr. les intellectuels] kaj atribui devojn kaj trajtojn al ili komenciĝas el Francio. Depost la apero de tiu titolo, intelektuloj iam trovis prestiĝon kaj iam ne estis tiom estimataj. Tamen tio estis ĉefe dank' al la franca skolo de intelektulismo, ke oni ĉefe supozas, ke intelektuloj devas rezigni pri pripotencaj ludoj kaj vigle kritiki iliajn difektojn. Oni malofte trovas intelektulojn kiuj kiel André Malraux [pr. Andre Malro] akceptis sociajn respondecojn. Oni eĉ sugestis, ke intelektuloj pro la naturo de sia laboro ne devas akcepti postenojn kaj respondecojn. Lastaempe la vaste kritikita ekzemplo de Luc Ferry [pr. Luk Feri] kiel franca ministro pri edukado plifortigis tiun opinion. Ĉiuokaze ĝenerale ekzistas opinio, ke intelektulo devas ĉefe kritiki aferojn kaj malpli partopreni sociajn agadojn. Tiu opinio estas tiom vaste akceptata, ke iam oni forgesas direkton de la aferoj (unue esti intelektulo kaj poste kritiki difektojn) kaj pensas, ke por esti (aŭ ŝajni kiel) intelektulo la persono devas plejofte kritiki la aferojn.

Tio estas kazo de niaj amikoj Maria Sandelin kaj Ken Miner (ekz. la 19a de Februaro), kiam ili ŝajnigas ke tiu aĉa E-movado estas kvazaŭ monstro neeltenebla. Fakte kialo de ekzisto de multaj esperantistaj organizaĵoj estas multe pli simpla ol ŝato pri postenoj k. s. Ekzemple tiu tripersona rondo de nia amiko Luis por interŝanĝi librojn kaj legaĵojn estas iu simpla organizaĵo. Kiam grupo devas zorgi pri libroservo, eldoni revuojn, organizi kursojn k. t. p. nepre komplekseco de la organizaĵo pliiĝas. Tio ne okazas nepre kaj ĉiam pro avido pri postenoj kaj titoloj. Ankaŭ tiu sugesto, ke ILEI nur temas pri instruistoj kaj devas nur serĉi instruistajn membrojn estas iomete malĝusta. Eĉ faka organizaĵo bezonas membrojn sciante pri aliaj aferoj. Iu instruista organizaĵo povas serĉi helpon de kontistoj, juristoj, reklamistoj kaj kial ne eĉ profesiaj ĵurnalistoj aŭ bibliotekistoj.

Do ne ŝati organizaĵojn aŭ ne partopreni iliajn agadojn en si mem ne havigas meriton al la persono. La E-movado kaj ĝiaj organizaĵoj nepre havas difektojn kaj erarojn. Kritiki tiujn difektojn estas prava sed denunci tuton de la organizita movado kiel iu aĉa monstro estas ...

5 commentaires:

Anonyme a dit...

La fakton ke vi draste miskomprenas miajn tekstojn mi povas ja nur bedauri, kaj vidi kiel instigon al mi mem pripensi chu la miso en la komunikado estas chefe via- au miaflanka.

Rekte malakceptebla mi aliflanke konisderas vian asertadon pri alies motivoj.

Maria Sandelin

becxjo a dit...

S-ino Sandelin, povas esti ke vi pravas kaj mi miskomprenis vian tekston same kiel alies motivojn. La prijugxon pri tio, mi proponas, ke ni lasu al niaj legantoj.

Anonyme a dit...

Eblas vidi en mia blogo kontraŭ-intelektulajn sentimentojn: 23a septembro, 2005;
aparte 3a januaro, 2006; 4a marto, 2006; 17a aprilo, 2007; eble ankaŭ 3a novembro, 2005.

Se temas pri movadoj (ĉar nun estas almenaŭ du), mi klarigis mian pozicion jam en 2003, kiam mi komencis blogi, en la sekcio "pri mi" de mia retejo.

Ken

becxjo a dit...

Kara Ken,
Eble tio estas cxar dum vi esprimas kontrau-intelektulajn sentimentojn, samtempe vi agas kiel ili; cxefe plendas pri mispasxoj, kritikas aferojn kaj notigas malsukcesojn. Eble vi malofte skribas pri sukcesoj, bonaj atingoj au laudas aferojn. Cxiuokaze vi mem diris, ke vi estas pesimisto kaj oni ne atendu, ke vi skribu pri bona flanko de esperantistoj (se ecx io tia ekzistus).

Anonyme a dit...

Sxajnas el Becxjo ke oni kritikas aferojn, notigas malsukcesojn, kaj plendas pri mispasxoj cxar oni motivas fanfaroni kiel intelektulo franc-stila.

Aliiel, tiu emo ne temus pri fanfarono kiel intelektulo, sed temas pri memevidenta vero: Oni povas observi ke lingvo ne estas la sola disigilo de la mondo. La homaro ne sole lingvadas malsame, sed pensadas, opiniadas, celadas, kaj klopodas ankaux malsame. Do komuna lingvo ne suficxas kiel sola forto subteni ian ajn efektivan movadon. Do malgraux grandaj esperoj, la e-movado neniam tro kreskus kaj cxiam frakasemas. Kaj plenas da naivuloj kaj seniluziuloj. Alivorte, post iro trans la lingva muro, progresanto tuj haltigxas pro muro alia.

Oni ne necesas fanfaroni kiel intelektulo (nek pesimismano) kompreni tiom; nur homo kiu simple agnoskas la veron. Kaj plue, Ken ne sole kritikadas, sed laux iu eseo, li konsilis kiel oni pli sagxe sintenu kiel esperantisto.

Amike,

Andreo
(montamaristo)