4 févr. 2008

Ritoj de la moderna epoko

Inter ritoj de nia moderna epoko, kies originoj ne troviĝas en la antikva tempo, unu interesa rito estas tiu de inĝenieriĝo. En la nordameriko (precipe en Kanado) studentoj de la inĝenieraj fakoj proksimume de fino de siaj studoj partoprenas en ceremonio kaj surmetas ringon. Ĝin oni surmetas sur maldika fingro de sia labormano (preferata mano por fari laborojn). Tiu ringo estas simbolo pri sindediĉo pri la inĝeniera profesio kaj akcepti respondecojn de la metio. Oni rakontas, ke la ringoj estas faritaj el ŝtalo uzita en iu ponto dek kilometroj for de la urbo Kebeko. Tiu ponto pro malbona konstruado disfalis. Kvankam multaj dubas pri ĝusteco de la historio tamen la fera ringo (iam el ŝtalo) ankoraŭ vaste uziĝas en Kanado kaj Usono.


P.S: Mi ne kunportas tiun ringon unue ĉar mi ne faris miajn studojn en Kanado kaj due ĉar mi ne estas inĝeniero!

2 commentaires:

Anonyme a dit...

Profesoro pri filozofio de sved-lingva universitato en Finnlando unu fojon vizitis mian universitaton, kaj mi gastiĝis ĉe li. Li portis "doktoriĝan ringon" kaj diris, ke tio estas kutimo ĉe lia universitato.

Ken

becxjo a dit...

Interesa! Mi ne sciis, ke ekzistas doktorigxa ringo. Mi pensis, ke tiu kvadrata cxapo kaj speciala vesto estas la lasta ceremonia signo pri doktorigxo.