14 févr. 2008

Rivelanta kolero

Regantoj en la islama respubliko estas ege koleraj. Tio estas pro sukcesa murdo de Imad Mugniah [ang. Imad Mughniyeh], kiu estis unu el ĉefkomandantoj de Hezbolaho (organizaĵo en Libano!) por sekretaj operocioj. Minacoj kontraŭ Israelo per Nasrelaho kiu estas ĉefgvidanto de Hezbolaho estas kompreneblaj. Sed kial la islama respubliko estas tiom kolera? Multaj analizantoj suspektas, ke Mugniah estis ĉefoficiero por konekti la islaman respublikon kun Sirio, palestinaj teroristaj organizaĵoj kiuj estas en Sirio kaj Hezbolaho en Libano. Pro lia morto, Irano malpli efike kapablos agi kontraŭ Israelo kaj Usono pere de tiuj grupoj. Ankaŭ murdo de Mugniah estas granda fiasko por siriaj sekurecaj organizaĵoj (oni murdis lin en Damasko, proksimume de iu irana lernejo tie kaj kiam la irana ministro pri eksterlandaj aferoj iris viziti tiun landon - tio ŝajnas pli ol hazardo). Kvankam propagandaparato de la islama respubliko (kaj ankaŭ Sirio) nomis la murdon iu terorisma ago, tamen eĉ inter irananoj malmultaj samopinias kun tiu titolo. Mugniah estis komandanto de armitaj operacioj, bone protektita kaj ne civilulo. Tial multaj (ankaŭ mi) opinias, ke lia murdo ne konsideriĝu kiel terorisma ago. Ĉiuokaze la murdo de Mugniah kaŭzis neniun simpation. Eĉ en Kuvajto oni esprimis ĝojon pro lia murdo.

Aucun commentaire: