26 févr. 2008

Tiu danĝera viro!

Obama vestita en tradiciaj vestaĵoj
Meza parto de lia nomo estas Hosejn [ang. Hussein] kaj Hosejn estas nomo de la ŝatata tria imamo de ŝijaistoj. Ankaŭ la nomo de la renversita eksdiktatoro en Irako estis Hosejn.

Li aperas en fotoj vestita en ŝajne arab-islamaj vestaĵoj [fakte tio estas nur afrika tradicia vestaĵo kaj ne araba].

Kaj nun tiu grupo da bizaruloj nome esperantistoj reklamas lin per sia aĉa kontraŭ-angla (aŭ eĉ eble kontraŭ-usona) lingvo Esperanto.

Ĉu vere Barack Hussein Obama havas ian ajnan ŝanĉon por elektiĝi per usonanoj?!

1 commentaire:

Toño a dit...

Tio koincidas kun analizo en The Guardian: li estas tro kosmopolito por la averaĝa usonano:
http://commentisfree.guardian.co.uk/tim_footman/2008/02/passport_to_the_pentagon.html.