Beĉjo

La mondo el mia vidpunkto

General Information
Kelkaj informoj
Miaj vagadoj sur la reto
Ne nepre en E-o
Kontraŭ ne anglaparolantoj en Usono "Faru la anglan oficiala lingvo"!
La vorto "Official" estas skribita "Offical".
Loĝantoj de insulo en Grekio kontraŭas uzon de la vorto Lesbo.
Lesbosanoj plendis kontraŭ uzo de la vorto Lesbian por nomi samseksemulinojn.
Disfalo de la plej bazaj reguloj de la moralo en la okcidento.
Por gajni monon ĝis kie ŝi konfesos?
Intereso pri vestaĵo de la germana Kancelierino
Tiel ŝajnas, ke dekoltita vestaĵo de s-ino Merkel ŝokis iujn!
Virinoj subskribu siajn konsentojn por seksumi en kontrakto
Bona ideo por preventi falsajn akuzojn kontraŭ viroj pri seksperforto.
"Pardonnez-moi, monsieur", Marie Antoinette al sia ekzekutonto!
La plej lastaj eldiraĵoj de famaj homoj.
En la BlankaDomo oni omaĝis Novruzon
HaftSin-tablo en la usona prezidenta loĝejo.
30 mirindaj eklezioj en la mondo
30 eklezioj ĉirkaŭ la mondo kun interesaj arkitekturaj aspektoj.
Kreinto de Spaco 2001 forpasis
Verkisto de sciencfikciaĵoj, Arthur C Clarke [pr. Artur C. Klark] forpasis.
Belvstitaj francaj politikistinoj
Tio estas spektaklo de modo!
Kiom da tempo por seksumado?
Esploristoj opinias, ke estas pli bona se seksuamdo daŭras inter 7 ĝis 13 minutoj!
Bazaro

Afero de Espero
Heidi Goes (UEA)

Ama hobojo
Amerigo Iannacone (UEA)

La Edda
Snorri Sturluson (Mondial)

Lingvo kaj interreto kaj ...
(Kava-Pech)

Rakontoj kaj Poemoj
Ĥalil' Ĝibran (KKE)
2008-02-01
Tiu diablo!
Mikrosofto kaj Jahuo
En kelkaj sciencfikciaj verkoj, oni ne plu imagas ŝtatojn kiel tiranoj de la rakonto. En ili transnaciaj korporacioj ludas tiun rolon. La firmao Mikrosofto per multaj konsideriĝas kiel enkarniĝo de la diablo mem. Enkarniĝo de ĉiu malbonaĵo kiun oni povas imagi pri sovaĝa sangosuĉanta kapitalismo. Mi ne estas certa, ke ĉu tiaj opinioj estas pravaj (eĉ pravigeblaj) aŭ ne. Mi mem ne ege entuziasmas pri la mastruma sistemo Vindozo kaj la programaro MS-Office. Malgraŭ tio ĉio, mi eble ne tiel severe prijuĝu la firmaon. Kelkaj gravaj atingoj kaj sukcesoj de Mikrosofto nepre ne estas malagnoskeblaj.

Ĉi lastatempe tiel ŝajnas, ke la firmao Mikrosoft grade perdas (aŭ timas perdi) sian pozicion en la merkato de mastrumaj sistemoj (ne miskomprenu ankoraŭ pli ol 90% da personaj komputiloj uzas Vindozon) kaj poroficejaj programaroj. Tial Mikrosofto eniris merkaton de komputilaj ludoj kaj kreis iksbokson (ang. XBOX). Ĝi ankaŭ intencas preni parton de la merkato pri aliaj informadikaj varoj.

Nun eblas kompreni kial Mikrosofto proponis 44.6 miliardojn da dolaroj por aĉeti la interretan firmaon Yahoo [pr. Jahu]. Mi pensas, ke Mikrosofto jam delonge havas interretan branĉon MSN (ĉu mi eraras?). Tiel ŝajnas ke dum Guglo plifortiĝas, Mikrosofto serĉas pli grandan parton en la merkato de la interretaj servoj. Ĉu Yahoo akceptos proponon de Mikrosofto kaj kion novan Mikrosofto povas alporti al la interretaj servoj? Tion ni komprenos pliposte.
blogita de Becxjo en 11:00 AM  
0 Comments:
Enregistrer un commentaire
<< Home
 
Pri Mi

Loĝloko: Toronto, Ontario, Canada
Pri mi: Irandevena zoroastrano, studanto de la fiziko.

If you like to understand my weblog you may learn Esperanto.
Si vous voulez comprendre mon blog vous pouvez apprendre l’Espéranto.

اگرعلاقه منديد مطالب وبلاگ مرا دريابيد می توانيد زبان جهانی اسپرانتو را فراگيريد


Vidu pli pri mi
Aliaj Blogoj En Esperanto
Esperantlingvaj retejoj
Arkivoj
Mi subtenas













COPYLEFT

Blogo servita de

Free Blogger Templates

BLOGGER