21 févr. 2008

Tiu mistera signo

Signo de mia instruisto
En mezlernejo ni studis matematikon en diversaj kursoj; la algebro, geometrio, trigonometrio kaj matematika logiko. Kvankam niaj lernolibroj ofte sekvis ĝeneralajn regulojn de la matematika skribomaniero, tamen ĉiu instruisto uzis propran varianton de tiuj reguloj. Ekzemple por indiki la finon de matematikaj pruvoj.

Mi memoras, ke plejofte miaj instruistoj tute ne indikis tion kaj simple nur ĉesis skribi. Tiel ni komprenis, ke la pruvo estas finfarita. Eble nur unu aŭ du el miaj instruistoj indikis tion uzante tiun faman mallongigon Q.E.D. (latine "quod erat demonstrandum" kiu signifas "kio estis pruvenda"). Hodiaŭ mi lernis, ke en la franca lingvo oni ankaŭ povas uzi la mallongigon CQFD (fr. ce qu'il fallait démontrer). Sed ankaŭ interese mi memoras, ke unu el miaj instruistoj (mi ne memoras kiu) indikis finon de pruvo aŭ tiun de solvo per litero M sur kiu li metis du strekojn paralelajn. Mi ne certas, ke ĉu la strekoj estis horizontalaj aŭ iomete oblikvaj ĉar li manskribis tion kaj ĉiuokaze la lasta rezulto estis iomete oblikva.

Povas esti, ke tiu signo estis tute persona inventaĵo de tiu instruisto de mi. Mi interesiĝis pri ĝi kaj eĉ longtempe mi mem en universitato fine de miaj solvoj metis ĝin. Ĉu iu konas tiun signon?

1 commentaire:

Marcos a dit...

Ne, mi ne konas la trastrekitan M. Mi kutimas uzi kvadrateton por signi finon de pruvo. Tiel faris ankau la plej multaj profesoroj dum mia universitata studado de matematiko (en Britio). Malmultaj uzis QED; alian signon mi neniam renkontis.

Marcos