14 mars 2008

Alia puĉo de Mikrosofto

Mi antaŭe skribis pri Mikrosofto [ang. Microsoft - pr. Mikrosaft] kaj ĝia plano por aĉeti la firmaon Jahuo [ang. Yahoo]. Ĝis nun, Jahuo estas rezigninta akcepti la proponon. Sed ĉu tio estis la nura plano de Mikrosofto por protekti kaj konservi sian pozicion en la mondo de komputilaj programoj?

SilverlightFakte sinteno de multaj uzantoj de komputiloj estas laŭeble eviti produktojn de Mikrosofto. Sed mikrosofto ne cedas. Ĝi per helpo de sia financa potenco ade produktas sistemojn kies detaloj ĉiam estas nealireblaj. Ĝi malhelpas prilaboron per aliaj pri tiaj sistemoj. Kaj ili ĉiam ne kongruas kun aliaj sistemoj. Kiam la komputila programlingvo Javo [ang. Java de la firmao Sun - pr. San] populariĝis, Mikrosofto kreis C#-on kaj ŝtopis funkciadon de Java-skribitaj programoj sur siaj sistemoj.

Sur la reto, la firmao Adobe kun sia legilo de dosieroj kun formato PDF kiu anglalingve nomiĝas "Adobe Reader" longtempe kaj potence ĉeestas. Krom tiu produkto, la potencan ĉeeston de la menciita firmao sur la reto ankaŭ helpas la teknologio Flash [pr. flaŝ] kiu ebligas krei interaktivajn retelementojn. Nun mi legis, ke Mikrosofto proponas la teknologion Silverlight [pr. silverlajt] por rivali la teknologion Flash. Mi ne estas certa, ke ĉu tiu sistemo ankaŭ estas uzebla sur linukso, tamen tiel ŝajnas, ke post ses monatoj ekde ĝia apero, ankoraŭ ekzistas malgranda intereso por ĝi. Mi demandas min, ke ĉu Mikrosofto pere de sia mono kapablos preterpuŝi maturan teknologio kiel Flash favore al Silverlight?

1 commentaire:

Ant a dit...

Flasxo estas uzebla kun Linukso. One ne povas KREI flasxon, sed nur oni povas rigardi gxin.
Tamen nur iaj .NET programoj funkcias kun Linukso. Nur C# programoj. Estas .NET interpritilo por Linukso, ke funkcias iom bone.