3 mars 2008

E-planedo

Mi trovas tute pravaj, protestojn rilate enhavojn de blogoj kiuj aperas en e-planedo. Ankaŭ mi konsideras mian propran blogon tute maltaŭga por malplenkreskuloj. Cetere tio eblas, ke iuj ne ŝatas miajn blogskribaĵojn. Ĉiuokaze mi ne deziras fordoni mian liberecon por libere trakti aferojn aŭ meti erotajn bildojn sur mia blogo. Tial mi petas, ke oni forigu mian blogon for de e-planedo (mi ne petis aliĝon al ĝi, sed oni metis mian blogon tie).

P.S: La prizorganto de e-planedo sugestis, ke mi rekonsideru mian decidon. Mi konsentas, ke se li volas li konservu mian blogon sur e-planedo sed se iu el vi trovas iujn el miajn blogerojn maldecaj bonvole informu lin por ke li forigu mian blogon for de e-planedo.

2 commentaires:

Mari-elen a dit...

Kara Beĉjo,

mi povas kompreni vian artikolon. Sed eble mi malbone klarigis miajn intencojn.

Plej maldecas maldigne montrata kadavro.

Aliflanke ni distingu erotajan bildojn, kiuj neniam ofendis min, disde pornografiaĵoj. Nudaj korpoj estas natura afero, kaj ni estu honestaj, kiel ĉiuj ankaŭ mi estas ĉiam tre scivola al alies korpo. Ĉio estas en la maniero montri ilin : ĉu humilige, ĉu kun aliaj celoj.

En via blogo mi neniam vidis ion ajn humiligan por la homa digno. Do mi ne vidas kial vi forigu vian blogon.

zooplah a dit...

e-planedo estis, kiel mi trovis vian blogon. Alimaniere mi neniam trovus vian blogon. Kompreneble, mi ne estus tiom ĝeninta vin per ĉi tiuj komentoj en tiu okazo.

Vi fojfoje skribas pri interesaj temoj: precipe la sciencoj. Tamen mi konsentas, ke via blogo entenas tro da nudaj virinoj por mi. Sed la mondo ne ĉirkaŭiras min; mi certas, ke ekzistas multaj homoj, kiuj ŝatas tiujn, kaj mi esperas, ke ne ekzistus plendoj se mi afiŝis fotojn de nudaj amorvekaj viroj en la mia, do mi nur preterpasis tiajn afiŝojn.