 Ne longe antaŭ, iu amikino tiel rivelis siajn observojn al mi; irananoj estas komplikaj kaj nekompreneblaj. Mi ne scias, ĉu tiu observo estas ĝusta aŭ ne. Se ĝusta, ĉu ni estas la nura nekomprenebla nacio en la mondo? Kaj kiom da tiu hereda komplikeco kultura mi kunportas kun mi mem? Ĉiuokaze nun mi estas ege feliĉa, ke plu ne loĝas sub regno de la islama respubliko kiu establiĝis en Irano. Mi plu ne komprenas homojn vivantajn tie. Rigardu al tiuj du fotoj! La maldekstra foto montras sinjorinon kies vestaĵoj ne kongruas kun normoj diktitaj de la islama registaro. La alia sinjorino kiu estas oficiero de la religia polico provas aresti ŝin. Ĉu vi vidas, kiel la unua sinjorino petas savon? La dekstra foto montras, alian sinjorinon kies vestaĵoj estas same malkongruaj kun la registara normo kiel tiuj de sinjorino en la unua foto. Sed ŝi hieraŭ voĉdonis en baloto por parlamento en Tehrano. Rezulto de la baloto? Venko de konservativuloj kiuj volas pli subpremi virinojn (kaj ankaŭ malrespekti aliajn homajn rajtojn). Eble tiu sinjorino intencis voĉdoni kontraŭ konsrvativuloj kaj malhelpi ilian sukceson, sed la rezulto de la baloto estis delonge decidita. Preskaŭ ĉiuj sciis, ke la baloto okazos sub kondiĉoj de vasta fraŭdo kaj falsado. Tiu sinjorino kaŭzis, ke nur la grado de la publika partopreno en la baloto montriĝu pli alta al la mondo. Ĉu irananoj suferas sindromon de stokholmo? Ĉu ili mem ne helpas siajn proprajn turmentantojn? Mi estas ege feliĉa, ke plu ne devas elteni tiajn spektaklojn. |
Kara Becxjo!
Vi jam skribis tion kion mi opinias!
http://www.ipernity.com/blog/23187