 Kiel mi skribis antaŭe mi provas funkciigi linukson sur mia tabuleta komputilo. Longtempe libera tempo mankis al mi kaj mi ne kapablis fari multon pri la komputilo kaj linukso sur ĝi. Hodiaŭ ĉi tie en Kanado ni ĝuas ferion (preter tio ĉio, mi deziras ĝojan feston de Pasko al ĉiuj amikoj) kaj mi havis tempon por labori iomete sur la komputilo. Unu el avantaĝoj de tabuletaj komputiloj estas tio, ke la uzanto kapablas skribi sur la ekrano same kiel li aŭ ŝi skribas sur papero. Longtempe tiu ebleco de mia komputilo ne ĝuste funkciis sub linukso. Finfine hodiaŭ mi sukcesis solvi la problemon kaj pliposte mi skribos kiel mi faris tion. Ŝajnas ke nun mi kapablas skribi sur ekrano kiel oni skribas sur papero. Jen mia unua skribaĵo sub linukso ( Ubuntu 7.10 Gusty Gibbon). Mi skribis ĝin per la programo Xournal. Bedaŭrinde ankoraŭ kamerao, sendrata retkonekto kaj kelkaj aliaj el eblecoj de mia komputilo sub linukso ne ĝuste funkcias, sed mi scias, ke aliaj estas funkciigintaj tiajn eblecojn. Tial mi daŭrigas mian strebon por solvi tiujn problemojn. |
Kian retkameraon vi havas? Ĉu vi povas afiŝi la eliron de la jenaj ŝelkomandoj: lsusb kaj lspci? Eble mi tiam trovos la taŭgan pelilon.