2 mars 2008

Pensoj pri kosmo, vivo kaj inteligento

En studo de kompleksaj sistemoj, ĉu en la humanaj sciencoj (kiel la ekonomiko, sociologio aŭ politiko) ĉu en la naturaj sciencoj (kiel la fiziko, kemio aŭ biologio), sciencistoj iam parolas pri elaperantaj kvalitoj (ang. emergent properties, fr. propriétés émergentes – ankaŭ elaperanta fenomeno). Tio estas kvalitoj kiuj elaperas en sistemo sed iliaj kompreno kaj priskribo ne eblas per studo de unuopaj komponantoj de la sistemo kaj iliaj interagoj. Inter filozofoj kaj sciencistoj ankoraŭ ekzistas debatoj pri tio, ke kio vere estas elaperanta kvalito. Ankaŭ tiu demando restas, ke ĉu pro niaj limoj ni ne kapablas kompreni iujn kvalitojn de sistemo studante ĝiajn erojn aŭ tio estas pro iu pli fundamenta kialo. Kiel simpla ekzemplo por elaperantaj kvalitoj, oni povas mencii kolorojn; nocio de koloro por elementaj partikloj estas sensignifa, sed kiam tiuj partikloj formas atomojn kaj molekulojn, tiam ilia interago kun fotonoj kaŭzas aperon de koloroj. En kelkaj skoloj de la moderna fiziko tri gravaj fenomenoj kiuj konsideriĝas kiel elaperantaj fenomenoj estas:

  • La universo: laŭ iuj fizikaj teorioj nia materia universo estas kreita el aleatora fluktuo en la fizika vakuo (t. e. el nenio – bonvole ne demandu kiel kaj ne antaŭmetu metafizikajn demandojn – tio estas la moderna fiziko!). Tiel la universo estas elaperanta fenomeno.
  • La vivo: ĝin ne eblas tute kompreni studante molekulojn kaj aliajn komponantojn de vivaĵo. Neniu el tiuj partoj eĉ DNA-o aparte de la organismo ne montras kvalitojn kiujn ni konas por vivaĵoj.
  • La inteligento: ni ankoraŭ ne kapablas priklarigi kiel neŭroj kaj kemiaj reagoj en cerbo rezultigas inteligenton. Ĝi estas elaperanta kvalito de kompleksega sistemo kiun ni nomas cerbo.

Mi iam pensas pri tiaj aferoj (pli filozofia, nescienca pripensado). Lastatempe mi spekulativis, ke eble povas esti, ke iam elaperanta kvalito mem malhelpu ripetiĝon de similaj elaperoj. Ekzemple pri la universo, povas esti, ke post apero de la kosmo el tiu fizika vakuo, kaj rompiĝo de simetrio en la fortokampoj, la unuaj kondiĉoj tiel ŝanĝiĝis, ke ne plu eblas ripeti la eventon. Tio povas klarigi kialon de nia malkapablo por krei novajn universojn en laboratorio, aŭ ne trovi universojn similaj al tiu en kiu ni loĝas. Pri la vivo ankaŭ tiu hipotezo povas esti ĝusta; unue ĉirkaŭ la tero ne ekzistis ozona tavolo kaj tiel ultravioleta radio povis atingi ĝian surfacon. Tiuj radioj helpis formiĝon de unuaj molekuloj kiuj kreis vivajn organismojn. Sed la unuaj organismoj forĵetis oksigenon kiel malutilaj restaĵoj de sia metabolo. Kiam kvanto de la oksigeno en la atmosfero pliiĝis la organismoj evoluiĝis tiel kiel ili konsumas ĝin. Tamen la pliiĝo de oksigeno ankaŭ ŝanĝis kondiĉojn tiel kiel nun ni ne plu observas elaperon de vivaĵo el nevivaĵoj. Tio ĉio estas mia spekulativa hipotezo pri iuj elaperantaj fenomenoj. Ĉu la sama hipotezo povas esti aplikata al inteligento? Ĉu apero de unu inteligenta specio sur la tero malhelpis aperon de similaj inteligentaj specioj ĉi tie?... Tio al mi ŝajnas interesa demando.

Aucun commentaire: