22 mars 2008

Pri la aŭtomobiloj

Nia germana amikino Karulin de tempo al tempo skribas pri ŝiaj aventuroj rilate atingon de stirpermesilon. Jen mia rakonto pri la afero; En la lasta jaro de mezlernejo (antaŭ eniri universitaton) mi atingis la necesan aĝan kondiĉon kaj komencis proceduron por atingi mian stirpermesilon (en Irano oni devis esti 17 jara por fari tion). Post unu teoria ekzameno kaj du ekzamenoj pri praktikaj scipovoj (la unua estis malsukcesa - strange la dua ekzameno estis eĉ pli malfacila ĉar la malantaŭaj radoj de la aŭtomobilo estis sur glacio, sed mi sukcesis kontentige ekmovigi ĝin) mi ricevis stirpermesilon. Bedaŭrinde nia familio ne havis monrimedojn necesajn por aĉeti aŭtomobilon kaj malsimile de multaj el miaj amikoj, mi neniam kondukis aŭtomobilon en Irano (niatempe en Irano oni ofte ne povis lui aŭtomobilojn). Dum mia loĝado en Francio kaj Svedio mi neniam sentis bezonon por havi stirpermesilon kaj konduki aŭtomobilon tie. En Eŭropo kiam vi loĝas en grandaj urboj (mi ĉefe loĝis en Parizo kaj Stokholmo), vi praktike povas atingi ĉiun parton de la urbo eĉ multajn partojn de ĉirkaŭurboj per publika transporto (urba trajno, aŭtobuso, tramoj kaj metroo). Tie mi neniam sentis mankon de persona aŭtomobilo.

Kulturo de aŭtomobilojEn Nordameriko la afero estas alia; ekde la komenco eĉ en Montrealo kiu havas pli efikan publikan transport-sistemo mi sentis bezonon por persona aŭtomobilo. Amiko diris al mi, ke en Usono tiu bezono al persona aŭtomobilo estas eĉ pli sentebla. Tie por iri al laborejo, lernejo kaj eĉ por aĉeti manĝaĵojn oni bezonas aŭtomobilon. En Toronto, dum la unua jaro mi loĝis en parto de la urbo kiu ne estis ege atingebla per la publika transport-sistemo. Tie eĉ por aĉeti ĉiutagaĵojn mi devis plani longtempe antaŭ. Finfine mi decidis akiri mian stirpermesilon (mia irana stirpermesilo jam estis eksvalida kaj eĉ se ĝi estus ankoraŭ valida ĉiuokaze mi devus pasigi proceduron por ricevi kanadan stirpermesilon). En Ontario (en Kanado ĉiu provinco havas sian propran leĝon ĉi rilate) post pasigi teorian ekzamenon oni ricevas stirpermesilon de tipo G1. Per ĝi oni povas komenci praktikon kaj devas esti ĉiam akompanata de sperta kondukanto (aŭ instruisto). Unu jaro post ricevi la stirpermesilon G1 (se oni pasigas oficiale rekonitan stirkurson, post 8 monatoj) oni rajtas pasigi praktikan ekzamenon kaj sukcesante tion ricevi stirpermesilon G2. Per tiu permesilo oni povas plu konduki sen akompano. Mi nun havas mian stirpermesilon G2, kaj planas, se ebla, aĉeti aŭtomobilon. Unu jaro post ricevi la stirpermesilo G2, la posedanto rajtas pasigi alian praktikan ekzamenon kaj ricevi sian stirpermesilon G. Post tio ne plu necesas pasigi alian ekzamenon (krom por vidkapablo kaj sano).

Mi ne volas diri, ke aŭtomobila kulturo estas nur nordamerika fenomeno. En Eŭropo ankaŭ multaj familioj havas plurajn aŭtomobilojn (por ĉiu el la gepatroj kaj plenkreskaj infanoj). Ankaŭ multaj grandaj produktantoj de aŭtomobiloj estas eŭropaj. Tamen sinteno rilate aŭtomobilojn en Eŭropo kaj Nordameriko estas malsamaj. Tion oni trovas en verkoj de usonanoj mem ekzemple la librojn “nacio sur radoj: la aŭtomobila kulturo en Usono depost 1945” [ang. A Nation on Wheels: The Automobile Culture in America Since 1945 - Mark S. Foster - ISBN 978-0155075429] kaj “Nacio de asfaltoj” [ang. Asphalt Nation - Jane Holtz Kay - ISBN 978-0520216204]. Min ege impresas tiu kulturo kiu disvolviĝas ĉirkaŭ aŭtomobilo. Rilato de nordamerika viro kun sia aŭtomobilo ŝajnas (aŭ eble sajniĝas) iel ama (eble iomete erota). Iel vireco, sukceso kaj bonfarto de persono asociiĝas al (posedo de persona) aŭtomobilo. Sed eĉ ideologia radiko de tia sinteno rilate aŭtomobilojn estas interesa. Mi trovis aparte interesa tiun eseon de la svisa dramverkisto Friedrich Dürrenmatt [pr. Fredriŝ Durenmat]. Kvankam tie la verkisto uzas aŭtomobilon kaj komparas ĝin kun fervojo nur kiel alegorio, tamen mi trovis sufiĉe trafa tiun ascoiadon de aŭtomobilo al libereco kaj trajno al justeco. Kvankam hodiaŭ en Nordameriko eĉ malpli riĉaj homoj ankaŭ povas posedi aŭtomobilojn, tamen mi trovas asociadon ankoraŭ valida. En Nordameriko posedi personan aŭtomobilon iel signifas, ke vi estas libera laŭvole iri al aliaj lokoj kaj fari ĉion kion vi deziras, iel transcendi lokajn kaj tempajn limojn (kaj mi naive neniam kapablis kompreni tiun intereson por pli grandaj kaj pli potencaj aŭtomobiloj ĉi tie). Tio estas nordamerika vivmaniero. Ĉi-tie ĉio estas planita por akordi ĝin. Loĝejoj estas malproksimaj de lernejoj, laborejoj kaj vendocentroj. Ŝtatoj ne elspezas sufiĉan monon por la publika transport-sistemo. Kaj finfine la loĝantoj ĝuas liberecon danke al la kulturo de aŭtomobilo.

Aucun commentaire: