30 mars 2008

Pri raportoj kaj eventoj

Okaze de ĉiu evento, la ambaŭ raportisto kaj la ricevanto de infromoj interagas laŭ siaj nekonsciaj prijuĝoj kaj preferoj. Tiel raportoj pri neniu evento kreiĝas en vakuo (kaj absoluta senpartieco). Tie pri ĉiu novaĵinformo ekzistas faktoj kiuj esprimiĝas kaj maniero de tiu esprimo. Malantaŭ ĉiu esprimita momento de iu evento ekzistas iu ne tute esprimebla kunteksto. Mi unuafoje legis pri tio en artikolo kiu studis rolon de informomedioj dum eventoj kiuj en Anglujo okazis en epoko de s-ino Thatcher [pr. Taĉer] kaj rezultigis subpremon de protestoj fare de tieaj minejaj laboristoj. Artikolo priklarigis, ke emocian efikon de televidaj raportoj dependis al vidangulo de kamerao. Se ĝi estis apud policanoj kiuj estis sur ĉevaloj kaj montris protestantojn el ilia vidangulo tiam faroj de tiuj protestantoj ŝajnis violentaj. Kvazaŭ ili estis ribeluloj. Se kamerao rigardis el vidangulo de protestantoj kaj montris policanojn tiam faroj de polico ŝajnis brutalaj kaj ekstremaj.

Multaj pensas, ke kun progreso de teknologio nia rilato kun raportoj estas ŝanĝitaj. Iusence tio ne estas vera; la progreso de teknologio nur estas disponiginta pli grandan nombron da informkanaloj. Sed aliflanke la pli granda nombro da informkanaloj estas ankaŭ ŝanĝinta socian etoson en kiu la informoj cirkulas kaj impresas. Niatempe la ricevanto de informoj ankoraŭ mem elektas inter informkanaloj kiujn li/ŝi deziras ricevi kaj tiun version de eventoj kiun li/ŝi pli inklinas konsideri vera (aŭ pli valida). Malgraŭ tio ĉio, la disvastiĝo de la interreto estas kreinta novajn eblecojn rilate ricevadon kaj percepton de informoj. Kvankam la interreto eble ne kapablos tute forigi distorditan prezenton de la realaĵoj, tamen ĝi eble faras tion pli malfacila.

Unuafoje israelaj blogistoj sukcesis efike uzi tiujn novajn eblecojn por defii iun version da eventoj. Mi mem, kiel multaj aliaj, ricevis grandan impreson kiam vidis foton kiu montris israelajn infanojn dum ili skribas mesaĝojn sur bomboj. Pri tiu foto, kaj kunteksto en kiu ĝi estis kaptita la kanada-israela blogisto Lisa Goldman skribis komentarion. Pliposte iuj israelaj blogistoj montris, ke iu novaĵagentejo estas prilaborinta iujn fotojn por montri fumon kaŭze de iu atako pli granda. Dum la lasta milito en Libano, ili provis montri kelkajn aberaciojn kiuj ekzistis en raportoj venintaj pri eventoj. Lastatempe ili eĉ sukcesis pruvi, ke meze de tago Hamaso estas okazinta kunsidon en mallumo (fermante kurtenojn de fenestroj) por impresi la publikan opinion kontraŭ israelo.

En tiu nova formo de batalo, ĉio temas pri angulo laŭ kiu iu evento prezentiĝas kaj tiun flankon de la okazaĵo kiu devas pli impresi. Ankaŭ sufiĉas montri nur kelketajn aberaciojn, distordiĝojn aŭ malprecizaĵojn por grave difekti kredeblecon de la alia flanko. Ekzemple kiam oni montris, ke malgraŭ ŝia atesto s-ino Clinton fakte neniam estis celo de pafado en Balkano, tiam ŝia kredebleco grave mlpliiĝis.

Kvankam ankoraŭ ĉefe gravas tiun version kiun la persono pli emas kredi, tamen hodiaŭ estas pli facila esploreti kaj trovi aliajn versiojn pri okazaĵoj. Ekzemple kiam nia amiko Luis laŭdis armean operacion kontraŭ la ribeloj Farc, mi interesiĝis kaj sur blogoj iomete pli serĉis ĉi-rilate. Kompreneble nenio ŝanĝas tiun fakton, ke la agoj de Farc estas terorismaj krimoj. Sed ekzemple oni trovas, ke en Kolombio ekzistas aliaj krimuloj nome nigraj agloj (ang. black eagles) kaj dekstremaj murdrotoj (ang. dead squads) kiuj subtenite (aŭ eble ignorite) de la armeo faras krimojn kaj ne puniĝas.

Pri Ĉinio kaj tumultoj en Tibeto ankaŭ iuj blogistoj montras indikojn kiuj atestas pri iuj aberacioj en tiu versio kiun diras la okcidentaj informomedioj. Ekzemple CNN tondas foton por ne montri personojn kiuj ĵetas ŝtonojn al la ĉinaj soldatoj. Aŭ BBC montras foton de ambulanco sed en teksto priskribas tion kiel armea transportilo. Aŭ fotoj kiuj montras nepalajn policanojn dum ili arestas tibetajn protestantojn en tiu lando, sed foto tiel impresas kvazaŭ la evento estas okazita en Ĉinio mem. Malgraŭ tio ĉio, en multaj el tiuj fotoj kaj raportoj neniu mensogas aŭ diras falsaĵojn sed ankoraŭ prezentas eventojn laŭ sia preferata vidangulo (kaj celante krei iun specifan tipon da reago). Pri tiaj distordiĝoj en versio rakontita de la okcidentaj informomedioj oni eĉ raportis en CBC en Kanado. Tamen tiuj novaj eblecoj ankoraŭ funkcias kiel duflanka tranĉilo kaj povas ankaŭ montri malveraĵojn, aberaciojn kaj distordiĝojn de la versio kiun la alia flanko rakontas.

2 commentaires:

Gebeleizis a dit...

Vi pravas 100%, speciale pri Tibeto. Estas kampanjoj de ambaŭ Ĉinio kaj Okcidento kiuj luktas por la monda opinio. Kaj kiuj flasigas ofte la vereco de kio vere okazis tie. Mi mem provas esti objektiva kaj skribi por apogi la tibetanojn, ne la Okcidenton aŭ ĉinan registraron. Sed mi ne certas mem se miaj postaĵoj sukcesis este tute objektivaj. Nur la personoj kiuj vivas tie vere scias kio okazas en Tibeto.

Toño a dit...

Pri la rolo de moderna ĵurnalismo en la apogo al la povo, vi povas legi jenan artikolon en Esperanto: http://www.nodo50.org/esperanto/artik84.htm, tradukon de prelego de John Pilger.