27 mars 2008

Pri Tibeto

Iam la eksprezidanto de UEA, s-ro Corsetti provokis grandegan koleron de iuj esperantistoj defendante la t. n. ĉinan okupacion de Tibeto. Mi tamen, ne intencas fari tiun eraron kaj mem havas seriozajn kritikojn pri respekto de homaj rajtoj per la ĉina registaro. Antaŭ nelonge kiam mi rigardis debatojn pri la situacio de Tibeto sur la interretaj forumoj, mi trovis, ke por plejparto de ĉinaj legantoj, la afero kaj argumentoj de okcidentanoj tiurilate estas tute nekompreneblaj. Mi demandas min, ke ĉu vere debato (precipe flanke de la okcidentaj informomedioj) temas pri homaj rajtoj de tibetanoj? Kial ekzemple kurdoj, nordirlandanoj kaj eŭskoj nomiĝas separatistoj kaj tibetanoj subpremitoj? Kial la okcidento tuj rekonas sendependecon de Kosovo sed rifuzas rekoni tiun de Abĥazio? Pro kiu kialo Irano (tute prave) nomiĝas diktatura sed Saud-Arabio ne?

Mi komprenas ĉinojn ĉar multaj persaj irananoj ankaŭ ne deziras, ke Azerbajĝano (nomo de provinco en Irano ĉefe loĝata de turklingvanoj kaj ne tiu sendependa lando kiu havas la saman nomon) iĝu sendependa de Irano aŭ kurdoj konstruu sian propran landon. (samtempe mi komprenas iranajn turklingvanojn kaj kurdoj kiuj deziras sendependiĝon). Nur supozu, ke Ĉinio forlasus Tibeton (kompreneble neimagebla). Ĉu ĝi sub regado de Dalai Lamo iĝus la plej demokrata lando de la regiono? Ĉu ĝi tuj prosperus? (bedaŭrinde EU ne povus akcepti ĝin kiel sia ano). La okcidento bone scias, ke Ĉinio ne facile forlasos Tibeton.

Malgraŭ tio ĉio, por mi mem estas plej grava honesta defendado de homaj rajtoj ĉie, ĉiam kaj antaŭ ĉio alia. Bedaŭrinde Ĉinio pli malbone ol la okcidento malrespektas la homajn rajtojn kaj pro tio, mi ne ŝatas ĝian regadsistemon (kaj tion kion ĝi faras en Tibeto).

5 commentaires:

Björn a dit...

La morto metis sian falĉilon en la angulo kaj eniris en la falĉdrasilon, ĉar estas milito.

Björn a dit...

was heißt 'PM'?
post mortem?

Ni en europa kalkulas la tempon en 24 horoj.

LukiZ a dit...

Dum ĉiuj interesiĝas pri Tibeto, Aleksandr Lukaŝenka faras la samon en Bjelorusio. Legu pri tio en mia blogo: http://lukiz.wordpress.com/2008/03/28/belorusio-vokas-helpon/

Anonyme a dit...

Karaj euxropanoj:
PM = post meztago, do 9:00pm=9+12=2100

Kara Becxjo:

Mi ankaux rimarkis ke Cxinoj gxenerale ne komprenas la argumentojn kontraux ili el okcidentanoj.

Iu cxina kolego debatis tiel al mi: Kial permesu ne-edukitajn kamparanojn demokratie elekti proprajn registojn? Ili certe malsagxe elektus la plej trompeman mensogeman friponon kiel propra registo.

Mi konsentis pri tiu sed kontrauxis al li ke demokratio neniam celas elekti la plej sagxajn registojn. Male, demokratio celas ebligi socion travivi kaj pretervivi ties friponajn registojn.

...Andreo

becxjo a dit...

Karaj euxropanoj:
PM = post meztago, do 9:00pm=9+12=2100


Fakte la kialo estas pli simpla; mi ne sukcesis trovi lokon kaj traduki iujn partojn en sxablono de mia blogo. Tial mi lasis ilin tiel kiel ili estis!