4 mars 2008

Usona alternativo

Eventoj kaj konfliktoj en latinameriko montras, ke en tiu regiono de la mondo la aferoj estas sufiĉe kompleksaj kaj meritas atenton por kompreniĝi. Lastatempe la kanada tv-korporacio CBC spektigis dokumentan filmon pri Fidel Castro [pr. Fidel Kastro] kaj la revolucio en Kubo. Mi persone trovis ĝin sufiĉe senpartia. Iu afero kiu kaptis mian atenton estis tio; eĉ akceptante tiun prijuĝon, ke Fidel Castro estas despota diktatoro, sed kio estas alternativa propono de Usono por Kubo? Ĉu iu reganto kiel Fulgencio Batista [pr. Fulĥensio Batista]? Lia tiraneco ne estas fikcio kaj li estis fervore subtenata de Usono. Ĉu Usono nuntempe proponas similajn alternativojn por Venezuelo kaj Ekvadoro?

1 commentaire:

zooplah a dit...

Mi eble estas stranga usonano, sed mi kredas, ke ĉiuj landoj devas fari siajn proprajn vojojn. Se kubanoj volas demokration, tiuj laboros atingi ĝin.