17 avr. 2008

Neandertalaj homoj kaj Esperanto

Do tiel ŝajnas, ke sciencistoj estas rekreintaj voĉon de la neandertalaj homoj (NPIV: prahomoj vivantaj dum la meza paleolitiko) post pli ol 30000 jaroj ekde ilia silentiĝo. La esploristoj estas studintaj fosiliojn trovitajn de neandertalaj homoj en Francio kaj simulis funkcion de ilia voĉogeneran aparaton. La rezultoj de tiu esploro montras, ke kontraste al la modernaj homoj (posteuloj de saĝaj homoj - ang. homo sapiens) la neandertalaj homoj eble ne kapablis distingeble esprimi proksimajn vokalojn (ekzemple kiel diferenco kiu ekzistas inter la anglaj vortoj "beat" kaj "bit"). Grupo da sciencistoj opinias, ke tiuj subtilaj diferencoj estas esenco de niaj lingvoj kaj ilia manko povas esti indiko pri limitaj lingvaj kapabloj de la neandertalaj homoj. Alia grupo da sciencistoj opinias, ke eĉ se la neandertalaj homoj ne kapablis esprimi ĉiujn vokoidojn, sed ili havis cerbon kiu faris ilin kapablaj por supervenki tiajn limojn kaj regi ian formon de la parola lingvo. Tiun hipotezon subtenas eltrovo de iu formo de la geno FOXP2 ĉe la neandertalaj homoj. Tiu geno ĉe la modernaj homoj asociiĝas al ilia parolkapablo, sed iuj sciencistoj ankoraŭ dubas ĝian ekziston ĉe la neandertalaj homoj. Ili kredas, ke ĝia eltrovo ĉe la fosilioj de la prahomoj povas esti okazinta pro pli lastatempaj malpuriĝoj.

Kiel neandertalaj homoj alfrontiĝus al Esperanto? En Esperanto la nuraj malfacile esprimeblaj vokoidoj por mi estas "aŭ" kaj "eŭ". Krom tio en ĝi ne ekzistas multaj el proksimaj vokoidoj de aliaj lingvoj. Mi ankoraŭ memoras kiel por mi estis malfacila prononci la francan vorton "rue" (eo. strato) tiel ke oni ne konfuzu ĝin kun la vorto "roue" (eo. rado). Ĉu tio veras ke la litero "a" en la angla lingvo povas montri kelkdek diversajn vokoidojn?

Aliflanke mi havas tiun impreson, ke evoluo de la lingvoj estas direkte al ilia pliglatiĝo. Ĉu tio ne signifas malaperon de proksimaj vokoidoj aŭ ĉu mi eraras? Inter la antikvaj lingvoj mi nur konas la avestan lingvon. En ĝi kelkfoje tri konsonantoj devas esprimiĝi sinsekve kaj sen vokalo inter ili (tio ne estas kiel ekzemple la germana lingvo en kiu la kombinaĵo "sch" pronociĝas "ŝ"). En la moderna persa lingvo ni ne plu vidas tiel malfacile esprimeblajn formojn. Vortoj en la nuntempa persa lingvo ŝajnas pli glataj. Eble mi eraras. Ĉiuokaze mi ne estas lingvisto kaj ne rajtas ŝovi mian nazon en ilian vazon!

Aucun commentaire: