9 avr. 2008

Pri precizeco de la scienco

Tiuj kiuj serĉas sekurecon de la certigaj respondoj por siaj demandoj ne trovas ĝin per la scienco (almenaŭ tiun parton de ĝi kiu studas la naturajn fenomenojn, t. e. la fiziko kaj kemio). La natura scienco estas serio da ne tute ĝustaj* (komplete espriminta la veron) modeloj kiuj strebas priklarigi fenomenojn. Sed oni devas noti, ke tiu neekzakteco de la sciencaj priskriboj neniel malpliigas ĝian grandan utilecon. Isaac Asimov [pr. Ajzak Asimov] en sia artikolo “la relativeco de malĝusto” (ang. The Relativity of Wrongthe skeptical inquirervol. 14, No. 1, 1989) bone klarigas tion. En la scienco oni ne serĉas, ke ĉu iu modelo estas ĝusta aŭ malĝusta, sed serĉas ke kiom iu modelo estas malĝusta. Mi ŝatas skribi ekzemplon de Asimov ĉi tie en Esperanto (kaj aldoni alian ekzemplon mi mem).

Konsideru la nombron π. La plej unua proksima valoro kiun oni povas por ĝi konsideri estas 3 (Biblio, reĝoj 7:23). Kompreneble tiu valoro estas neekzakta sed kun malpli ol 5% da eraro. Unu pli bona proksima valoro por π estas 3.14. Tio ankaŭ estas neekzakta sed ĉi foje la eraro estas ĉirkaŭ 0.05%. En mia elektronika kalkulilo π konsideriĝas 3.141592654. Tiu valoro ankaŭ ne estas ekzakta valoro de la nombro π, sed ĝi estas multege pli proksima al ĝia ekzakta valoro. Fakte por plejparto de la sciencaj kaj inĝenieraj kalkuloj tute ne necesas uzi voloron pli precizan ol tio. Por doni la ekzaktan valoron de la nombro π, oni devas uzi senfinajn decimalojn. Ĉiuj el la supraj valoroj por la nombro π estas neekzaktaj sed iuj pli neekzaktaj ol la aliaj. Interese ĉiuj el ili estas utilaj en adekvataj kuntekstoj. La valoro menciita en Biblio plejeble estis sufiĉe bona alproksimiĝo por la biblia epoko mem.

La sama logiko aplikeblas pri sciencaj modeloj. Por persono kiu neniam estas vojaĝinta pli malproksime ol 100 km for de sia naskiĝoloko, la modelo de plata tero estas sufiĉe preciza. Por tia persono la kurbeco de la tero estas tro malgranda, tiel ke li/ŝi eĉ ne kapablos rimarki ĝin. Tamen por iu maristo, la modelo de plata tero, kaŭzas demandojn kiel ekzemple: kie estas ĝia rando? Kio okazos se tro alproksimiĝi al tiu rando? Por persono kiu ĉirkaŭ la mondo vojaĝas, la modelo de plata tero ne plu sufiĉas. Por li aŭ ŝi la modelo de sfera tero estas pli utila kaj havas pli grandan potencon por ĝusta prognozado. Tiu modelo ankaŭ kaŭzas aliajn demandojn kiel ekzemple: ĉu la sfera tero rotacias? Ĉu ĝi rivoluas ĉirkaŭ suno aŭ suno rivoluas ĉirkaŭ ĝi?

Ĉiuokaze tiu aserto, ke la tero estas ekzakte sfera ankaŭ estas malĝusta. Kompreneble ne tiom malĝusta kiel diri, ke la tero estas plata, sed ankoraŭ malĝusta. La tero ne estas perfekta sfero. Ĝi estas iomete plata en siaj polusoj (kvarflanka misformiĝo – ang. quadrupole deformation). Kaj ankaŭ malpli senteble ĝi estas iomete okflanke misformita (ang. octapole deformation). La ekzakta formo de la tero eble neniam troviĝos kaj tio ankaŭ ne estas necesa. Fakte nur estas necesa disponigi modelon kiu estas sufiĉe ekzakta por koncerna celo. Kvankam hodiaŭ eblas primokante paroli pri la modelo de plata tero, sed ĝi eĉ hodiaŭ uziĝas. Ekzemple kiam ni rigardas mapon sur surfaco de papero aŭ sur plata ekrano de niaj komputiloj. Studantoj de la scienco sufiĉe rapide lernas ne perdi siajn tempojn serĉante ne necesajn precizecojn.

* En tiu angla lingvo kiun oni uzas por sciencaj komunikoj, ekzistas subtila nuanco inter ‘precise’ (mi dirus preciza) kaj ‘accurate’ (mi dirus ĝusta - ekzakta). Oni povas mezuri iun kvanton tre precize (precise) sed ne ĝuste (accurate). Ankaŭ eblas mezuri ion ne ege precize sed sufiĉe ĝuste. Al mi ankoraŭ ne estas klara kiel traduki tiun nuancon en Esperanto.

Aucun commentaire: