En iu antaŭa blogero mi estas jam espriminta mian dubon pri ĝusteco de eksterordinaraj rezultoj kiujn balotoj en diktaturaj reĝimoj ofte produktas. Mi forte miras, ke tiranoj tiel konsideras aliajn homojn idotoj aŭ tute ne zorgas pri ilia percepto de si. Jen alia ekzemplo de tia sinteno de totalismaj regantoj: nur kelkaj tagoj post detruinta ciklono kiu kaŭzis morton de kelkdek mil homoj kaj senhejmigis milionon alian, la birma registaro okazigis baloton pri nova konstitucio. Rezulto de tiu baloto estas interesa; laŭ deklaro de la registaro 99% el 22.5 milionoj da personoj kiuj rajtis voĉdoni estas farinta tion! Kaj 92.4% da ili estas aprobintaj la novan konstitucion kiu certigas restadon de militistoj en potenco! Kaj plejeble laŭ la birma registaro oni devas kredi, ke birmanoj estas kontentaj kun sia registaro. Registaro kiu ŝtelas helpojn senditaj por viktimoj de la ciklono. Mi mem nur povas pensi pri kelketaj okazaĵoj kiam balotoj povas krei tiajn rezultojn. Ekzemple ĉe la sendependiĝo de iu lando, post revolucio aŭ kiam ekstera minaco ekzistas kontraŭ lando. Tiaj okazaĵoj mem estas eksterordinaraj kaj mi preferas ne konsideri voĉdonadon dum ili demokrataj, liberaj kaj justaj. Ĉiuokaze ju pli mi pensas, des malpli mi komprenas, ke kiel misadministrado de helpo post katastrofo kiel ciklono povas kaŭzi pligrandiĝon de populareco por registaro kiu estis jam ege malpopulara. Deklari la suprajn rezultojn estas insulto al birmanoj kaj al ĉiuj el tiuj kiuj devas aŭdi ilin. |
Kaj hodiaŭ la birma registaro ŝajne anoncas ke ia humaneca krizo estas solvita kaj ke rekonstruado de la ciklon-afektita landparto komenciĝis. Nekredeble.