26 mai 2008

Pri skribsistemoj

Ĉi lastatempe i. a. min okupis skribsistemoj en diversaj lingvoj. Tio ne estas daŭrigo de mia antaŭa blogero pri tugraoj kaj arabliteraj sigeloj. Ne! Origino de tiu ĉi pensokupo venas de pli neatendita loko. Ĉi tie en Toronto por legi sciencfikciajn rakontojn mi de tempo al tempo aĉetas la usonan revuon "Analog Science Fiction and Fact". En ĝia lasta numero, la ĉefredaktoro de la revuo, "Stanley Schmidt" [pr. Stanlej Ŝmit] estas skribinta pri lingvoj, iliaj skribsistemoj kaj tio, ke kial diversaj nacioj uzas diversajn skribsistemojn. En tiu skribaĵo Schmidt ankaŭ supraĵe mencias Esperanton, sed tio ne estas prizorginda mencio.

La alfabetaj skribsistemoj gvidas legantojn pri prononco de vortoj kaj surbaze de tiu prononco vortoj asociiĝas al signifoj. Sukcesa grado de tiu gvido estas malsama de lingvo al lingvo. Strange mi lernis, ke ŝajne la angla lingvo ne estas la plej sukcesa pri gvido de legantoj. Tio estas ĉar multaj vortoj depruntitaj de aliaj lingvoj en la angla skribiĝas kiel siaj formoj en la originala lingvo sed la anglaparolantoj esprimas ilin laŭ sia propra maniero (tiel okazas disiĝo inter prononco kaj literumado). Ekzistis ekzemploj pri malfacileco de la ortografio en la angla lingvo. Ekzemple la vorton "Fish" (eo. fiŝo) oni povas ankaŭ skribi en formo de Ghoti (sufiĉas prononci ĝin kiel gh en la angla vorto laugh [laf], o en la angla vorto women [ŭimen] kaj ti en la angla vorto nation [nejŝen]). Konsekvence iuj estas proponintaj reformon de ortografio por la angla lingvo. Mi ne estas certa pri utileco de tia reformo kaj devas agnoski, ke la angla lingvo jam estas sufiĉe sukcesa por prezenti koheran ortografion kompare al aliaj lingvoj.

Kompare al la alfabetaj skribsistemoj, la persa skribsistemo surbaze de la araba abĝado estas eĉ pli problema. En perslingva skribo oni trovas gvidojn pri konsonantoj sed ĝustajn vokalojn devas mem scii (aŭ pli terure diveni). Tio faras lernadon de la persa lingvo pli malfacila. Por la persa lingvo ankaŭ ekzistas proponoj por reformo. Tiaj transiroj estas jam okazintaj. Ekzemple mi estas jam menciinta transiron de la otomana turka skribsistemo surbaze de la araba abĝado al moderna turka skribsistemo surbaze de la latina alfabeta. Ankaŭ skribo de la persa lingvo per la cirila alfabeto en Taĝikio.

Estas interesa trovi, ke diversaj nacioj estas prenintaj skribsistemojn de aliaj nacioj kaj adaptintaj ilin por uzi rilate siajn proprajn lingvojn. La perslingvanoj estas farintaj tion kun la araba skribsistemo, la japanlingvanoj kun la ĉina skribsistemo kaj eĉ la anglalingvanoj kun la latina alfabeto (jes angloj antikve skribis per ia formo de runa skribsistemo).

Se demandi, kiu skribsistemo estas pli malfacila (por lerni), eble multaj diros la ĉina kaj japana skribsistemoj. En sia skribaĵo Schmidt elnombras kelkajn avantaĝojn por tiuj du skribsistemoj. Li opinias, ke kvankam tiulingvaj skribsignoj ne indikas prononcojn de vortoj tamen ili donas informojn pri vortaj signifoj. Tiel alfrontiĝante al nova signo edukita persono povas pli lerte diveni pri signifo de tiu vorto. Tiu supozo estas ĝusta se konsideri ĉinajn kaj japanajn skribsignojn ia ideogramaro kaj aro da grafike prezentantaj simboloj. Iuj kiel John DeFrancis [pr. Ĝan Dofransis] argumentas kontraŭ tiu ideo. Ili opinias, ke la ĉina skribsistemo (kaj ankaŭ rezulte de tio la japana skribsistemo) ne estas surbaze ideogramoj. Ili ne konsideras avantaĝojn por tiu komplika skribsistemo.

Mi mem inklinas konkludi, ke ofte rezisto kontraŭ reformo de skribsistemoj ekzistas ĉar oni timas perdi kapablon por uzi jam kreitan kaj skribitan skribaĵojn (sciencajn, literaturajn, k.t.p). Ekzemple se ŝanĝi la persan skribsistemon oni devas transskribi grandegan aron da skribaĵoj per la nova sistemo. Tiel multaj skribsistemoj rezistas drastajn ŝanĝojn. Fine, miaopinie alkutimiĝo de uzantoj kaj ilia komforto ludas grandan rolon en pluekzisto de diversaj skribsistemoj. Tial ĉinoj kaj japanoj eble longtempe plu uzos siajn proprajn skribsistemojn. Kial ne?

Aucun commentaire: