4 juin 2008

Bona oratoro

Ĝis nun mi estas sekvinta batalon por usona prezidentiĝo, ĉefe per skriba medio. Eĉ kiam mi estas aŭdinta parolojn de kandidatoj, tio estis menciita de aliaj personoj aŭ dum televidaj debatoj inter pluraj kandidatoj. Sed hieraŭ nokte kiam mi reiris hejmen kaj ŝaltis televidilon, tie estis alparolo de s-ino Clinton [pr. Klinton] kaj post, tiu de s-ro Obama. Mi ne scias, ke ĉu usonanoj aprobas liajn ideojn aŭ ne. Ĉu ŝatas lian politikon aŭ ne. Tamen mi scias, ke li estas bona oratoro. Li ege karisma alparolis kaj por ricevi grandan impreson eĉ ne necesis scii la anglan lingvon! Mi estas preskaŭ certa, ke s-ro McCain [pr. MakKejn] havos problemon por krei similan impreson.

1 commentaire:

Ant a dit...

La nura penvalora kandidato estas "Ron Paul". La amaskomunikilo ne agnoskas lin, sed estas popolbaza ("grassroots") movado, ke apogas lin.
La aliaj kandidatoj ne zorgas pri la popoloj, sed zorgas pri la "Nova Mondordo") :)

http://www.ronpaul2008.com

P.S. Mi ĝuas vian blogon. :)