26 juin 2008

Kongreso ne tiom tutamerika

La venonta monato en Montrealo okazos la 7-a tutamerika kongreso esperantista (TAKE-7). Mi provas se ne okazos grava katastrofo natura aŭ nenatura partopreni ĝin. Tamen antaŭ okazo de tiu kongreso, jen kelkaj rimarkoj pri ĝi; la listo de ĉeestantoj montras, ke kvankam la kongreso nomiĝas tutamerika tamen multaj el niaj amikoj en sudamerikaj landoj ne partoprenos ĝin. Tio estas ĉar multaj el loĝantoj de tiuj landoj ne kapablas elteni kostojn de unu semajna vojaĝo al lando kiel Kanado. Konsiderante iliajn enspezojn en siaj propraj landoj, kostoj en Kanado kaj Usono estas altaj por ili. Kredu min, eĉ en Toronto mem estas amikoj kiuj ne kapablas elteni aldonon de tiaj kostoj al siaj listoj da elspezoj. Cetere tie estas problemo de vizo. Por vojaĝi al Usono kaj al Kanado, necesas akiri vizojn kaj en kazo de tiaj riĉaj landoj ĉiam ekzistas timo, ke vojaĝontoj restos tie kaj ne reiros al siaj landoj (enmigros). Tial multaj petoj por ricevi vizojn de tiuj landoj rifuziĝas. Mi pensas, ke pliposte estas pli bona okazigi internaciajn kongresojn en pli facile atingeblaj landoj (Brazilo, Kubo k.s). Ankaŭ oni ne nomu kongresojn okazontajn en Usono kaj Kanado internaciaj ĉar vere ili ne estas tiaj.

P.S: Rigardante la liston de partoprenontoj estas interesa vidi, ke neniu el Brazilo venos al la kongreso (nur unu el Ĉilio) sed tie estas partopenontoj el afrikaj, aziaj kaj eŭropaj landoj. Kial ili ne iroas al UKo kaj volas partopreni en kongreso pri Ameriko?!

1 commentaire:

boriso_en_montrealo a dit...

Saluton kara beĉjo ! Dankon pro viaj trafaj komentoj. Vi pravas pri la malfacilo de eksterlandanoj veni en Kanadon, pro vizoj kaj kostoj. Despli mi tute konsentas pri okazigo de venontaj kongresoj en mez kaj sudamerikaj landoj. Pri afrikanoj, mi devas diri ke eĉ se ili aliĝis, plej verŝajne ili ne sukcesos veni en kanadon, pro la vizproblemoj...