3 juin 2008

Kuracisto

Do finfine mi cedis al timo (aŭ pli bone diri, prudento); amikoj sugestis, ke mi zorgu ĉar se probable iu osto estas rompita kaj ĝi misloke religiĝos tio kaŭzas suferon en estonteco. Tial mi iris al kuracisto kaj ŝi ekzamenis min. Strange ŝi ne ordonis radiografion, nur fingre tuŝis diversajn punktojn sur miaj ŝultro kaj brako kaj demandis ĉu tio kaŭzas doloron. Ŝi ordonis, ke mi levu mian manon kaj kompreneble pro doloro mi ne kapablis multe levi mian manon. Post ŝi ordonis por, ke mi forpremu kaj altiru ŝiajn manojn kun miaj ambaŭ pugnoj. Denove mia maldekstra mano ne estis ege forta. Finfine ŝi diris, ke nenio estas rompita kaj mi lasu pason de unu semajno. Se post tiu tempo la doloro persistos, tiam ŝi sendos min al fizioterapiisto. Mi estas ege optimista ĉar jam doloro estas ege malpli kaj nun mi povas sufiĉe bone movi mian brakon. Mi baldaŭ komencos skribi kun mia antaŭa ritmo blogerojn. Dankon al amikoj kiuj skribis afablajn vortojn ĉi tie.

2 commentaires:

Anonyme a dit...

Kara Becxjo, mi esperas ke vi baldau resanigxos : ne estas agrable cxion fari per unu brako, havante la alian kiel rigidan sed dolorplenan lignopecon. Cxu ne profiti la okazon por fari malpli kaj iom ripozi ?
Amikajn salutojn
Mari-elen'

becxjo a dit...

Dankon kara Mari-elen! Ja mi ripozas, sed mi ankorau povas tajpi per mia sana mano. Tio ne gxenos min. Cetere skribi kaj legi kauzas, ke mi ne enuigxu.