21 juill. 2008

Bonrevenon!

Pro seriozaj okupoj de la vivo, ŝi longtempe ne skribis. Lastatempe ŝi estas reveninta kaj ree skribas (mi esperas, ke ŝiaj okupoj estas rezultintaj sukcesojn). Ŝi denove regalas nin per siaj amindaj skribaĵoj. Bonvenon nia hispana amikino. Poetino de la E-blogoj. Bonrevenon kara Fátima!

1 commentaire:

Fátima a dit...

Kara Beĉjo, elkore dankon pro via ĉarma bonveno! :-)

Nun mi loĝas ĉe miaj gepatroj por ferii kaj denove havas retkonekton hejme. Do, mi povas legi vian blogon kaj skribi sur la miaj ;-)

Kaj jes, mi plensukcese trapasis mian jaron da studado en la universitato de Granado. Unu jaro pli ankoraŭ restas al mi por fini, sed mi estas vere ĝoja tie.

Mi deziras ĉion bonan por vi!