9 juill. 2008

Kial mi timas?

Depost mallonga tempo antaŭ alfrontiĝema retoriko inter regantoj de la islama respubliko en Irano de unu flanko kaj Israelo kaj Usono de alia flanko estas pli severiĝanta. Multaj observantoj opinias, ke la ambaŭ flankoj almenaŭ en tiu ĉi stadio nur faras ian psikan batalon, unu kontraŭ la alia. Minaco de armea atako kontraŭ la islama respubliko pli serioziĝis kiam la israela ministro pri transporto, s-ro Shaul Mofaz esprimis, ke se la islama respubliko alproksimiĝos al atingo de nukleaj armiloj, tiam Israelo por defendi sin atakos al Irano. La esprimo iĝis pli serioza, kiam malkovriĝis ke Israelo en Grekio estas plenuminta armeajn manovrojn por fari tiajn atakojn. Post iom da tempo ambaŭ Israelo kaj Usono provis montri ke minacon de atako kontraŭ la islama respubliko en Irano estas malpli serioza ol tio. Regantoj de la islama respubliko tamen ne restis indiferentaj. Por fari psikan batalon kontraŭ Usono kaj Israelo ili faris kelkajn demonstraciojn kaj deklarojn. El iom malpli seriozaj aferoj kiel deklari ke Irano pretigos kelkcent mil tombojn por subterigi eventualajn invadontajn soldatojn kiuj mortos dum atako kontraŭ Irano, ĝis pli seriozaj aferoj kiel deklari, ke oni ekipas artileriojn per grapolaj municioj (ja la islama respubliko ankaŭ estas inter landoj kiuj ne estas subskribintaj la internacian intertrakton kontraŭ uzo de grapolmunicioj)! Ankaŭ montri la misilojn Ŝahab3 kun atingdistanco je pli ol 2000 kilometroj (rigardu la supran mapon).

Nun, kial mi timas? Tio ĉio estas psika batalo inter la du flankoj. La minacoj tamen ne devas konsideriĝi tute senbazaj. La 7-an de junio 1981, israelaj militaviadiloj atakis nuklean reaktoron en Irako. Tiu atako preventis la atingon de nukleaj armiloj per la reĝimo de Saddam Hosein. Ĝi estis malgranda atako kaj ne kaŭzis seriozan damaĝon por irakaj civiluloj (ankaŭ same malgranda atako en Sirio - kontraŭ ŝajne nukleaj instalaĵoj). Nun, supozu ke Israelo sentas sin minacata de la islama respubliko. Oni taksas ke Israelo ne povas fari same malgrandan atakon kiel tiu en 1981 por malebligi progreson de la islama respubliko direkte al atingo de nukleaj armiloj. Do la solvo estos pli ampleksa atako. Israelo (aŭ Usono) devas fari tiom grandskalan atakon kontraŭ la islama respubliko, ke ĝi ne restu kapabla por kontraŭataki. Tion mi timas! Des pli ampleksa la eventuala atako kontraŭ Irano estos, ju pli granda ŝanco estos por ke seriozaj damaĝoj okazos por civiluloj. Tio estas ludo de regantoj en la islama respubliko kaj ne tiu de irananoj.

1 commentaire:

Nicolas a dit...

Jes amiko, mi timas ankaux. Kaj vi tute pravas : la "simplaj" homoj volas nenian militon. Suficxas pensis pri la cxagrenoj kauxzitaj de gxi. Due, ekde kiam oni lernas pri aliaj simplaj eksterlandaj homoj, oni tute ne eblas voli ilian morton.
Same kiel esperanto estas ilo por batali favore al la monda interkonprenigxo, via verko estas tio, kion oni devas cxiuj diri : Malbenata estu la milito !

Amike,
Niko