19 juill. 2008

Nesubtila vidpunkto

Mi antaŭe skribis, ke miaopinie kunvenoj de esperantistoj ĉu en nacia nivelo, ĉu en regiona aŭ tutmonda niveloj povas esti oportunoj por informi la publikon pri Esperanto, allogi ilin per trafaj kampanjoj kaj propagandi la lingvon. Samloke mi esprimis mian bedaŭron pro tio, ke esperantistoj ofte ne sukcesas trafe uzi tiajn eventojn. Tio okazas ĉefe ĉar plejparto de esperantistoj ne konas subtilajn aspektojn de la arto de propagando (kaj sukcesa vendado de ideoj).

La ĵus finita 7-a Tutamerika Kongreso Esperantista estis iuflanke sukcesa, ĉar ĝi sukcesis fari bonan bruon novaĵmedian ekster Esperantio. Multaj artikoloj en diversaj kanadaj revuoj aperis kaj eĉ la nacia novaĵagentjo en Kanado - CBC (en. the Canadian Broadcasting Corporation) dediĉis konsiderindan parton de radioelsendita programo al la kongreso kaj Esperanto.

Bedaŭrinde en tiu sukcesa atingo jam miaopinie ekzistas iuj malsubtilaj faritaĵoj. En du lokoj mi trovis tiun citaĵon (mi esperas, ke ĝi estu rezulto de miskompreno de raportisto mem kaj ne tiu de esperantistaj amikoj):
Esperantophiles are now promoting the notion that English has too much political and cultural baggage to stand as a unifying language. It is, they say, the language of George W. Bush and of Anglo-American cultural dominance.

Traduko: Esperantistoj nun reklamas, ke la angla lingvo havas tro da politika kaj kultura kunhavoj por esti unuiga lingvo. Ili diras, ke ĝi estas la lingvo de George W. Bush kaj tiu de hegemonio de la anglo-usona kulturo.
La angla lingvo estas lingvo kiel ĉiu alia nacia lingvo kaj ĝiaj historiaj kunhavoj ne estas malsama de ili. Fakte mi allogiĝis al Esperanto, ĉar miaopinie neniu nacia lingvo taŭgas por esti komunikilo universala. Ĉu niaj franclingvaj amikoj opinias, ke se ilia denaska lingvo estus en pozicio en kiu hodiaŭ estas la angla, tiam la franca estus pli taŭga por esti lernita ĉie ĉirkaŭ la mondo? Ĉiuj naciaj lingvoj havas siajn proprajn diablojn; mi memoras, ke ie mi legis, ke nur lastatempe aperas iomete da intereso en Israelo por lerni la germanan. Eĉ kiam kancelierino Merkel prelegis en la israela parlamento (Knesset), por iuj aŭdi germanajn vortojn tie estis ŝoka. Multaj poloj kaj ĉeĥoj montras senracian malŝaton pri la rusa. Mi konas ukranian amikon kiu abomenas aŭdi la rusan. Eĉ pri la persa, mi povas imagi kiel baratanoj kaj araboj eble kapablas malŝati ĝin (persaj reĝoj iam estas konkerintaj Baraton kaj arabajn landojn). Tiel ankaŭ la hispana, portugala, franca kaj ĉiuj aliaj naciaj lingvoj en la mondo iel kunportas historiajn kuntekstojn neplaĉajn kun si. Tio ĉio ne estas kialo por ne ŝati ilin.

Legantoj de mia blogo scias, ke mi ne alte estimas s-ron Bush. Sed unue mi ne malŝatas la anglan, ĉar ĝi estas lia lingvo (mi eĉ dubas, ke li fakte elokvente parolas la anglan). Due la angla ne estas nur lingvo de s-ro Bush. Ĝi ankaŭ estas lingvo de Virginia Woolf, Jack London, Ernest Hemingway, Thomas Alva Edison kaj multaj aliaj eminentaj kaj grandanimaj homoj. Ĝi estas lingvo de belaj verkoj kaj grava literaturo. Eble mi neniam tute regas la anglan lingvon, sed mi ŝatas ĝin.

Aucun commentaire: