Beĉjo

La mondo el mia vidpunkto

General Information
Kelkaj informoj
Miaj vagadoj sur la reto
Ne nepre en E-o
Ni ĉiuj estas irananoj
admirinda artikolo en la ege prestiĝa scienca revuo Nature.
Raporto pri la 2-a Mezorienta Kunveno de esperantiostoj
La kunveno okazis en Turkio.
ENGLISH HAS RAPED ME
Interesa skribaĵo de la irandevena Freŝte Molavi
La unua pico-vendejo en Nord-Koreio
Dum ordinaraj nord-koreanoj ne povas aĉeti manĝaĵojn!
Per okulo kontraŭ okulo nur eblas fari tuton de la mondo blinda.
Tre bona desegnaĵo pri teroristaj atakoj en Mumbajo.
Murdo pro dombesto
Japana viro murdis du personojn pro morto de sia hundo.
Abomenindaj kliŝaĵoj
La 20 plej malŝatataj kliŝaj esprimoj en la angla lingvo.
Misa traduko
Tiu traduko al la kimra estis fuŝa.
Kion skribas Putin?
Ĉu iu scias, ke kion ĉi-tie skribas s-ro Vladimir Putin?
Kiel trakti novnaskitojn?
Ridindaj gvidlinioj por trakti novnaskitojn.
Italoj estas kuraĝitaj por uzi malpli da anglaj vortoj
Kultura organizaĵo petas por ke italoj malpli uzu la anglajn vortojn.
Bazaro

Vero kaj scienco
Rudolf Steiner (UEA)

La Burgo kondamnita
Arkadij kaj Boris Strugackij (UEA)

La Asocio
Ziko van Dijk (FEL)

Morto de artisto
Anna Löwenstein (FEL)

Heliko sur deklivo (impeto)
Arkadij k. Boris Strugackij
2008-07-06
Ordeno de Kanado kaj abortigo
Dum la festoj de la kanada tago (la 1-an de Julio), oni anoncis nomojn de tiuj kiuj ĉi-jare ricevis la honoran Ordenon de Kanado [la plej prestiĝa honoro en Kanado por nearmeanoj kiuj servas la socion]. Inter tiuj nomoj, la nomo de Henry Morgentaler kaŭzis multajn debatojn kaj iĝis ege polemika.

Dr-o Morgentaler (nun 85 jaraĝa) estas juda polo kiu postvivis Holokaston (en Auschwitz – la malliberejo en kiu nazioj murdis multajn judojn dum la dua mondmilito - li ricevis tatuitan numeron 95077). Post doktoriĝo en Germanio, li almigris al Kanado kaj komencis labori ĉi tie kiel medicinisto. En 1967 li komencis siajn agadojn por ebligi la opcion de laŭleĝa abortigo por virinoj. Li eĉ kontraŭis la tiamajn leĝojn laŭ kiuj la ambaŭ medicinisto kaj gravidulino kiuj partoprenis en abortiga operacio estis punitaj. Li multfoje malliberiĝis ĝis la 28-an de Januaro 1988, kiam la alta kortumo de Kanado (en. The Supreme Court of Canada) juĝis la tiamajn leĝojn kiuj estis kontraŭ abortigo, malkonstituciaj. Tiel hodiaŭ en Kanado virinoj rajtas laŭleĝe fini sian gravedecon.

En Kanado, ankoraŭ iuj grupoj pro religiaj aŭ nereligiaj kialoj kontraŭas la abortigon. Tiuj grupoj opinias, ke D-ro Morgentaler ne meritas la Ordenon de Kanado. Mi kvankam ne havas rektan sperton pri la afero; t. e. ne gravediĝos kaj estas jam gravediginta neniun alian, tamen opinias, ke ekzisto de laŭleĝa opcio por virinoj rilate abortigon estas bona. Mi povas imagi la suferon (psikan) de virinoj kiuj finas siajn grevedecojn. Mi eĉ opinias, ke religiaj kaj aliaj bonfarantaj grupoj rajtas helpi por ke gravedaj virinoj ne elektu tiun ĉi opcion pro premo de alia(j) persono(j), pro financaj problemoj aŭ aliaj sociaj formoj de premo. Tamen mi ankaŭ kredas, ke neniu rajtas puni virinon kiu libere kaj konscie decidas fini sian gravedecon, kaj mediciniston kiu plenumas la abortigon. Miaopinie la fina decido estas kun la gravedulino kaj eĉ la biologia patro ne rajtas trudi sian volon. Kompreneble li rajtas diri sian opinion sed ne rajtas devigi virinon por konservi aŭ abortigi sian feton.

Feliĉe opinisondadoj montras, ke en Kanado multaj apogas laŭleĝecon de la abortigo. Ekzemple ĉi-tie oni estas trovinta, ke 49% da kanadanoj opinias, ke la abortigo sub ĉiu cirkonstanco devas esti leĝe permesata. 42% opinias, ke la abortigo devas esti leĝa permesata sub certaj cirkonstancoj. Kaj nur 5% opinias, ke la abortigo devas esti leĝe malpermesata sub ĉiuj cirkonstancoj.

Niaj socioj estas ege malsamaj de mezepokaj socioj. En niaj socioj oni ne plu bruligas homojn ĉar ili estas sorĉistoj, herezuloj aŭ samseksemuloj.
blogita de Becxjo en 10:18 AM  
4 Comments:
  • En 7/06/2008 3:08 PM, OpenID sonjaaa skribis…

    Temas chi tie pri abortigo (fare de homoj), ne pri aborto (natura fenomeno). Sonja

     
  • En 7/06/2008 3:59 PM, Anonymous becxjo skribis…

    Mi korektis tion.

     
  • En 7/07/2008 1:34 PM, Anonymous Anonyme skribis…

    Ne indas skribi prononc-indikojn, se vi ne scias, kiel vortoj estas prononcataj. Krome Aŭŝvico havas Esperantan nomon, kiu estas ĝuste Aŭŝvico (PIV2). La ĝusta prononc-indiko, eble surprize, estas... "aŭŝvic".

     
  • En 7/07/2008 2:05 PM, Anonymous beĉjo skribis…

    Mi forigis tion. Kial vi estas tiom kolera?

     
Enregistrer un commentaire
<< Home
 
Pri Mi

Loĝloko: Toronto, Ontario, Canada
Pri mi: Irandevena zoroastrano, studanto de la fiziko.

If you like to understand my weblog you may learn Esperanto.
Si vous voulez comprendre mon blog vous pouvez apprendre l’Espéranto.

اگرعلاقه منديد مطالب وبلاگ مرا دريابيد می توانيد زبان جهانی اسپرانتو را فراگيريد


Vidu pli pri mi
Aliaj Blogoj En Esperanto
Esperantlingvaj retejoj
Arkivoj
Mi subtenas













COPYLEFT

Blogo servita de

Free Blogger Templates

BLOGGER

Fluo de blogeroj

Fluo de komentoj