25 juill. 2008

Ultra-portebla komputilo

En merkato de la informadikaj aparatoj du kvalitoj estas ege postserĉataj; portebleco kaj potenco. Evoluo de komputiloj estas direkte al malpligrandiĝo kaj plipotenciĝo. Antaŭe en merkato oni klasifikis la komputilojn en tri kategorioj; surtablaj, porteblaj kamputiloj kaj poŝkomputiloj. Dum kelkaj lastaj jaroj kaj pro la evoluo de komputiloj tie aperis novaj kategorioj. Ekzemple meze de la konvenciaj porteblaj komputiloj (en. notebooks) kaj poŝkomputiloj (en. pocket computers) aperis ultra-porteblaj komputiloj (en. ultra-portable personal computers – UMPC). Tio estis rezulto de la projekto Origami per la firmao Mikrosofto. La unuaj komputiloj en tiu kategorio estis ege kostaj kaj apenaŭ sufiĉe fortaj. Hodiaŭ ili kapablas plenumi multe pli pezajn taskojn. Aliflanke tiaj komputiloj hodiaŭ ankaŭ malpli kostas. El evoluo de la ultra-porteblaj komputiloj lastatempe aperis la koncepto retkomputiloj (en. netbooks). Ili estas malpezaj, malmultekostaj komputiloj kiuj ne celas komplikajn kaj pezajn kalkultaskojn. Oni ofte uzas ilin por legi retpaĝojn kaj pritekstlabori. La plej famaj retkomputiloj estas: Asus Eee PC, Acer Aspire One, MSI Wind PC, Classmate PC k.s. Ilia kosto varias inter 300 ĝis 800 USD (ĉiuokaze ĉiam malpli ol 1000 USD). En tiu kategorio baldaŭ aperos tre potenca komputilo el la firmao Gigabyte (M912). Ĉi-sube mi komparas ĝin kun du similaj komputiloj el la firmao Fujitsu:



Fujitsu P1620

Gigabyte M912

Fujitsu U810

Procezilo

Intel Dukerna U7600

Intel Atom

Intel A110

Kadenco de la procezilo

1.2 GHz

1.6 GHz

800 MHz

Memoro

1 GBajtoj

1 GBajtoj

1 GBajtoj

Durdisko

60 GBajtoj

160 GBajtoj

40 GBajtoj

Dimensio de ekrano

8.9 coloj

8.9 coloj

5.6 coloj

Distingivo de ekrano

1280 × 768

1280 × 768

1024 × 600

Kosto

2094 USD

660 USD

999 USD

Tio ŝajnas ege bona komputilo. Bedaŭrinde ĝi ne estas ankoraŭ aĉetebla kaj la firmao Gigabyte ankoraŭ ne planas vendi ĝin en nordameriko.

4 commentaires:

Luís a dit...
Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.
Luís a dit...

Vi ne menciis la plej bonan ultra-porteblan komputilon: XO-1 de OLPC! Tiun mi uzas nun por entajpi tion ĉi. Per ĝi eĉ eblas entajpi la Esperantajn literojn sen kromaj ŝanĝoj. :-)

Anonyme a dit...

Kiel vi povas pretendi, ke komputiloj kiel Eee PC, kiu funkcias per Linukso, estas rezulto de projekto de Mikrosofto? Pli verŝajne la projekto de Mikrosofto (pri kiu mi neniam aŭdis) estas reago al la fenomeno de Eee PC, ktp.

becxjo a dit...

Kara Luis mi konfuzis gxin kun Classmate PC. Cxiuokaze mi metis en la fino k.s. (kaj similaj) kaj tio povas ankau inkluzivi XO-1.

Kara anonimulo ideoj de iu loko iras al alia loko. Se vi legas vi vidas, ke unuafoje Mikrosofto, Intel kaj Samsung antaumetis la projekton Origami UMPC (2005-2006). Tio ne signifas, ke se ili ne farus tion, ni hodiau ne havus Eee PC (funkciante per Linukso)! Sed ili proponis ideon kiun aliaj povus proponi (kaj eble proponus).