3 août 2008

En defendo de subhomoj

Min ĉiam amuzas senĉesa peno de konservativuloj por unue redukti ĉiujn formojn de kuraĝo al nur uzo de forto ĉe konfliktoj kaj post tio ŝajnigi, ke kvazaŭ nur ili posedas monopolon de la kuraĝo. Ilia plej ŝatata epopeo de ĉiuj epokoj ankoraŭ estas tiu de Homero kiu laŭ ili pritraktas la du centrajn metaforojn de la homa vivo: militon kaj vojaĝon. Kaj ili forgesas, ke por la hodiaŭa homo, sepjara milito, detruo de urboj kaj morto de miloj pro forrabita kunulino de iu reĝo eble aspektas iomete eksmoda kaj tute senracia! Ili penas konvinki homojn, ke honoron kaj respekton oni devas protekti verŝante sangojn. Por ili ankoraŭ justeco signifas denton kontraŭ dento kaj okulon kontraŭ okulo. Kaj ili dum krias por justeco fakte ofte nur deziras venĝon. Sed pli konsterna ol tio ĉio, estas ilia interpreto de kuraĝo.

Antaŭ kelkaj tagoj, en aŭtobuso kiu vojaĝis inter du urboj meze de Kanado, pasaĝeroj aŭdis timigajn kriojn. Baldaŭ kelkaj el ili rimarkis, ke unu el pasaĝeroj ponardas alian pasaĝeron. La buskondukisto aŭdinte la kriojn eltrafikigas la buson kaj malfermis ĝiajn pordojn. Tiel li ebligis, ke la pasaĝeroj elbusiĝu. La pasaĝeroj savis sin kaj kelkaj el ili baris eskapvojon de la agresinto. Li reiris al sia jam morta viktimo kaj eltranĉis lian kapon. Pasaĝeroj dum tempo staris kontraŭ eskapo de tiu atakinto kaj unufoje la buskondukisto faris la buson nefunkcianta ĝis policanoj alvenis tie. La kanada polico kaj la novaĵmedioj laŭdis kuraĝon de pasaĝeroj kaj buskondukisto. Nun konservativa komentariisto Michael Coren (pri liaj malhonestaj komentarioj mi estas jam skribinta) protestas, ke tio ne estis kuraĝo kaj ili devis interveni kaj korpe lukti kun la atakinto por savi la viktimon. S-ro Coren forgesas kiom da fojoj li estas praviginta uzadon de elektroŝokantaj armiloj per jam bone trejnitaj policanoj ĉar ili devas unue protekti siajn vivojn. Se policanoj kiuj trejnas sin por alfronti danĝerajn situaciojn rajtas protekti siajn vivojn kaj agi prudente, kial pasaĝeroj kaj kondukisto de tiu buso devis riski siajn vivojn? (kaj fakte ili ja riskis siajn vivojn barinte eskapvojon de la armita atakinto).

Konservativuloj tiel pretendas, ke ĉar s-ro McCain estas partopreninta en milito, do li povas esti pli bona prezidento por Usono kiu estas jam en milito. Sed oni devas demandi sin, kial nur partopreno en milito devas doni pli grandan taŭgecon al iu kandidato. Ĉiuokaze li ne estis altranga komandanto dum la milito. Li ne estis planinta sukcesajn operacojn. Kaj li ne estis strategiisto. Do kial li estas pli taŭga por gvidi nacion dum milito, ĉar li iam estis partopreninta militon?

Konservativuloj ŝatas mallaŭdi sanktafektajn bigotojn kaj denunci subhoman moralan paralizon. Ili samopinias kun Heinrich von Treitschke kiu rigardis militon kiel la plej ĉefa ago de la homaro kie kuraĝo, honoro kaj kompetento pli ol ĉiu alia agadokampo de la homaro estas necesaj. Kun Friedrich Nietzsche kiu opiniis, ke milito estas plej bona situacio por ke Übermensch (eo. Superhomo) montru siajn heroecon, honoron kaj aliajn virtojn. Eble ili ripetas kun si tiun frazon de Thomas Mann kiu sojle de la unua mondmilito skribis:
Is not peace an element of civil corruption and war a purification, a liberation, an enormous hope?
Ĉu paco ne estas kaŭzo de la socia korupto kaj milito ia purigado, liberigo, iu grandega espero?
Tiu malamo de subhoma morala paralizo ĉe ili kaŭzas, ke ili samdirekte kun faŝistoj deziras malaperon de la subhomo (en. infrahuman – estas koncepto kiun uzis nazioj por mortigi judojn, orienteŭropanojn kaj ciganojn). Rezigno de uzo de forto ne signifas, ke pacemaj homoj ne batalas kaj ne rezistas. Tio ne signifas, ke ili faras nenion kaj akceptos ĉian maljustaĵon. Pacemuloj jam plurfoje estas pruvintaj tion.

1 commentaire:

Anonyme a dit...

"Superhomo"ismo ne estas tipa speco de konservativa pensmaniero. Eric Voegelin, konservativa filozofo, akre kritikas la doktrinon de superhomo kiel falsa klopodo anstatauxigi Dion.

Kaj vi forgesis mencii la plej disvastigita kaj acxa speco de superhomismo el la komunismo de Karl Marx kaj ties "socialismulo", la heroo de la proletaro.

Amike,

Andreo
(Montamaristo)