14 août 2008

Internacia senhonorigo de iu nacio

Mi ne scias, ke ekzakte ekde kiu tempo diplomoj kaj personaj titoloj iĝis tiom gravaj por multaj el ni, irananoj (kompare al aliaj nacioj mi pensas, ke por multaj irananoj titoloj estas tro gravaj). Tio veras, ke ĉie en la mondo diplomoj kaj agnoskitaj titoloj plifaciligas atingon de postenoj kaj laboroj, sed ili estas ofte multe malpli valoraj kaj menciindaj ekster fakaj rondoj. Por multaj el ni, irananoj, titoloj estas eĉ menciindaj en familiaj kaj amikaj rondoj. Ni rigardas ilin kiel signo de persona prestiĝo. Kaj ni miaopinie troigas pri tio!

Ekzemplo de la lasta ministro pri internaj aferoj en la islama respubliko en Irano klare montras tian troigon (bedaŭrinde tiu intereso al titoloj inter multaj – ne ĉiuj – irananoj ne komenciĝas per la islama respubliko). Kiam oni studis lian ministriĝon en la parlamento, kelkaj parlemantanoj protestis verecon de lia doktoriĝa diplomo. Fine li ricevis konfidon de la parlamento, sed por respondi al siaj kritikantoj li ankaŭ publikigis bildon de diplomo en informomedioj. Tuj oni trovis erarojn kaj problemojn en tiu diplomo. La afero allogis atenton de eksterlandaj informomedioj. Kaj jen internacia senhonorigo de iu nacio! La retejo Gaurdian en Anglio informas, ke la irana ministro estas prezentinta falsan diplomon.

Kvankam tiu malbona kutimo de fanfaroni pri siaj titoloj jam ekzistis inter multaj el irananoj, sed nur la islama respubliko sukcesis transporti ĝin al nivelo de ministroj!

1 commentaire:

Anonyme a dit...

Helmut Kohl, kanceliero de Germanio, havis doktoran titolon. Laŭdire, neniu iam vidis lian disertaĵon ...

Mi dirus "ridindigo" prefere ol "senhonorigo", kaj mi ne ege surpriziĝas. Politikistoj estas tiaj, verŝajne en ĉiu lando.