6 août 2008

Mi kaj borso

Antaŭ nelonge novtrovita amiko venis al mi. Li petis, ke mi helpu lin kaj kreu matematikajn modelojn aŭ disvolvu jam ekzistajn indilkilojn por antaŭdiri evoluon de borso. Fakte tio ne estis mirinda peto ĉar mi estas jam lerninta, ke almenaŭ en Kanado iuj bankoj kaj financaj firmaoj aldone al ekonomikistoj kaj matematikistoj ankaŭ serĉas fizikistojn por tiaj studoj. Tio estas ĉar en la naturo ekzistas multaj fenomenoj kiuj entenas lotecajn evoluojn same kiel la borso. Tial fizikistoj jam konas metodojn kaj matematikajn manierojn por studi tiajn evoluojn. Eble niaj simplaj metodoj neniam sukcesos ekzakte antaŭdiri evoluon de ege kompleksa sistemo kiel la borso, sed ni jam estas lernintaj multon pri tiu ĉi temo.

Mi promesis konsideri proponon de mia amiko nur kiel teknika kaj intelekta defio. Por diri la veron, mi ne estas ege entuziasma pri la afero. Mia problemo kun borso estas tio, ke se konsideri ĝin kiel ludo (jam iuj uzas la ludoteorion por studi ĝin), ĝi estas ludo de gajnanto-malgajnanto. Tio signifas, ke gajno de iu en borso egalas malgajnon de alia(j). Se temus pri ordinaraj ludoj kiel ŝakludo aŭ kartludo, tio ne ĝenus min. Sed la borso ne estas ordinara ludo kaj vivo de homoj dependas de ĝi. Tial pri la financo kaj ekonomio mi naive ĉiam serĉas gajnont-gajnontajn ludojn (ĉi-teme mi naive deziras feliĉecon de ĉiuj ludantoj).

Kiam mi komencis studi matematikajn aspektojn de la borso, mi pensadis ĉu eblas krei alian ekonomian sistemon kiu estos pli justa? Pro jam bone konataj kialoj, mi ne favoras socialismajn sistemojn (en ili ege mankas ebleco de konkureco kaj ili tre rapide rezultigos ekskluzivajn avantaĝojn por ŝtatanoj). Tial mi ne scias la respondon de la ĉi-supra demando.

1 commentaire:

Marcos a dit...

Krom kapitalismo kun tute libera merkato kaj socialismo kun plan-ekonomio ankau eblas sistemoj, kiuj kombinas bonajn ecojn el la du sistemoj: sociala, iugrade reguligita merkat-ekonomio kun sufiche da merkatlibereco por ebligi konkurencon.

Sur la nacia nivelo en multaj landoj jam ekzistas iom da merkat-reguligo. Ekzemploj estas la socialaj sistemoj en okcidenta Europo (kaj ankau en Kanado, chu ne?), plej sukcesaj en Skandinavujo.

Tamen nuntempe pli gravas la internacia nivelo ol la nacia nivelo. Kaj sur la internacia nivelo, la merkato daure funkcias preskau tute senreguligite (la malmultaj reguligoj sur internacia nivelo chiuokaze ne havas socialajn celojn). Do la plej grava farindajho nuntempe estas elpensi manieron sociale reguligi la ekonomion sur internacia nivelo, sen perdi la konkurenc-principon.