14 août 2008

Sporto makulita per politiko

Dum ĉi-tie iuj riproĉas rezultojn ĝis nun atingitajn per kanadaj atletoj dum la olimpikaj ludoj, atletoj de iu alia lando, Irano, ankaŭ havas simile (kaj iugrade eĉ pli) malbonajn rezultojn. Diferenco tamen estas, ke en Irano sporto estas ĝisoste ŝtata kaj irananoj ofte trovas juste kritiki la ŝtaton okaze de sportaj fiaskoj.

Influo de ŝtata politiko sur sporto estas ĝis tiu grado, ke irana naĝisto devigiĝis rifuzi partoprenon en konkurso ĉar israela naĝisto partoprenis ĝin. La internacia komitato de olimpikoj anoncis, ke se tiu rifuzo estas pro politikaj kialoj (ĉar irano ne rekonas ekziston de la ŝtato Israela) tiam ili punoas Iranon. Ĉiuokaze pliposte ili akceptis tiun pretekston, ke la irana naĝisto estis rifuzinta la konkurson pro sanaj kialoj. Mi pensas, ke Irano estas la ununura ŝtato kies atletoj ne partoprenas sportajn eventojn en kiuj israelaj atletoj ĉeestas (eble eĉ araboj ne faros tion).

3 commentaires:

Anonyme a dit...

Estis devige bojkoti Sud-Afrikon, kiam Sud-Afriko praktikis rasismon. Kaj nun estas malpermesite bojkoti Israelon, dum Israelo praktikas rasismon. Strange, ĉu ne?

Ĉu sporto makulita per politiko? Nu, oni povus argumenti, ke la penado forigi rasismon estas multe pli grava kaj nobla afero ol sporto, kiu estas ja nur ludoj.

becxjo a dit...

Rasismo en Sud-Afriko estis agnoskita de UNo ekde 1960-aj jaroj. Pri rasismo en Israelo ne ekzistas tutmonda interkonsento. Gxi estas kiel pretendo de arabaj kaj islamaj landoj kontrau pretendoj de iuj aliaj landoj. La UNo ne rekonas Israelon kiel rasisma regximo.

becxjo a dit...

Ekzistis rezolucio kiu rekonis Zionismon (kaj ne la sxtato Israelo) egala al rasismo. Tiu rezolucio nuligxis kelkaj jaroj antau. Lau mia kono hodiau la mondo ne rekonas Israelon kiel rasisma sxtato.