13 août 2008

Veraj gajnintoj kaj veraj perdintoj

Abomeno naskas abomenon. Perforto rezultigas pli da perforto. Venĝo estas kiel helico kiu kondukas profunden en la abismo. Ambaŭ flankoj de ĉiu konflikto insistas sian propran pravecon kaj ĉiu el ili povas prezenti multajn ŝajne bonajn kialojn por tio. Fine nur restas sufero kaj vundoj ege malfacile kuraceblaj.

Kiel eblas legi suferojn truditajn al viktimoj de iu konflikto kaj daŭre konsideri tiujn homojn nur kiel numeroj de statistikoj? Kiel eblas daŭre rigardi ilian sorton kiel ereto de pli granda perspektivo? Kiel eblas daŭre preteratenti ilin apud politikaj planoj? Ĝis kiam eblas vendi malhumanecon nome de pragmatismo? Kaj ankoraŭ eblas post ĉiu milito, konflikto listigi gajnintojn kaj perdintojn.

La rusa registaro insistas, ke ĝi atakis al la kartvela armeo por protekti civilulojn. Ĝi ankaŭ pravigas sian agon per analogio de Kosovo. Kaj fakte similecoj estas multnombraj. Tiel ŝajnas ke finfine Rusio trovis oportunon por venĝi sendependiĝon de Kosovo. Samtempe ĉiu scias, ke nafto ludas gravan rolon en la konflikto. Kartvelio ne havas nafton sed ĝi estas grava transportvojo por nafto kiu venas el ĉirkaŭ Kaspio. Fakte Rusio deziras resti grava transportanto de energio al Eŭropo, sed Eŭropo serĉas alternativajn vojojn por havigi energion al si.

Kvankam tiel ŝajnas, ke Rusio gajnis militon, tamen la okcidento kaj la kartvela registaro ankaŭ povas konsideri sin iel gajnintaj. La milito transformis la rusajn soldatojn en Kartvelio el antaŭaj pacfarantoj al nunaj okupantoj. Cetere multaj nun rigardos Rusion kiel grandega ŝtato kiu kun sia pezega armea potenco subpremas siajn najbarojn. Almenaŭ ĝis nun la rusa registaro estas rezigninta rekoni sendependecon de Osetio kaj Abkazio (tio povas esti kiel konsento rilate sendependiĝon de Kosovo kaj eĉ danĝera rilate Ĉeĉenion).

Bedaŭrinde BBC pravas pri unu afero en sia listo de gajnintoj kaj perdintoj; la ĉefaj perdintoj de la konflikto estis mortaj kaj vunditaj rusoj, osetoj kaj kartveloj.

La mapo montras proponitan transportvojon por nafto kaj gaso el ĉirkaŭ Kaspio al Eŭropo tra Kartvelio.

1 commentaire:

Sl. a dit...

Venĝo pro Kosovo? Certege ne. Simple Rusio sukcesis ĝustatempe reagi al la malmorala provo neniigi parton de popolo (osetoj), kies plejparto loĝas en Nord-Osetio kaj aliaj regionoj de Rusio. Saakaŝvili eble esperis pri la ĉiama malrapideco de decidoj en Moskvo, sed feliĉe por la savitoj li eraris.