12 sept. 2008

Dont let them make up your mind

En mia cerbo, ĉiu muzikaĵo povas esti samtempe asociita al pluraj memoraĵoj, eventoj, personoj kaj impresoj. Kelkfoje unu el ili superas la aliajn, kaj aŭdante tiun muzikaĵon mi pli ofte rememoras ĝin. Fakte kun mi iafoje iu memoraĵo havas sian asociitan muzikaĵon same kiel tiam kiam iu muzikaĵo havas asociitan memoraĵon. Ĉiuokaze por mi muziko neniam povas ekzisti per si mem.

Unu el tiuj muzikaĵoj kiuj ege plaĉas al mi estas "knabino, vi estos baldaŭ virino" (en. Girl, you'll be a woman soon - ĉi-tie ne en senco de malvirgiĝo sed plenkreskiĝo). Mi ŝatas ĝin kiam en la kinfilmo "Populara fikcio" (en. Pulp Fiction - de Quentin Tarantino) Vincent (rolludita per John Travolta) luktas kun si mem, meze de tento, timo, lojaleco kaj fideleco dum Mia (rolludita per Uma Thurman) kun tiu muzikaĵo dancas. Jen tiu peco de la filmo.

La muzikaĵo estas unuafoje kantita per Neil Diamond. Tiun version kiu estas en la kinfilmo estas kantita per la grupo Urge Overkill. Mi tamen pli ol aliaj ŝatas version kiun estas kantinta Cliff Richard.

Pentraĵo © 2006-2008 ~demonika.

1 commentaire:

elektrolupo.com a dit...

Mi tre ŝatis tiun parton de la filmo, fakte mi ekhavis dum spektado la deziron serĉi tiun kanton, nun hazarde mi trovas ĝin :-)

La ligilo ne utilas ĉar la filmoparto estas forigita el youtube pro kopirajta malrespekto :-(

dankon pro la diversaj versioj