14 sept. 2008

Elekto en Kanado

En du antaŭaj blogeroj (tie kaj ĉi-tie) mi skribis pri la politika etoso en Kanado. Tie mi skribis, ke plejeble oni etigos novan elekton. Fakte tio okazis kaj la nova elekto okazos la 14-an de oktobro (jam antaŭ la usona elekto). Kiel mi skribis laŭ iu nova leĝo oni devis okazigi novan elekton je fiksa dato kvar jarojn post la antaŭa elekto. Tiel la nova elekto devis okazi en oktobro de la venonta jaro 2009. Kial tiu leĝo estas grava? Ĉar okaze de manko de tiu leĝo, partio kiu formas registaron povas okazigi elekton je tempo kiu estas pli oportuna por ĝi. Fakte la konservativa partio faris ja tion. Kvankam preteksto estis tio, ke la aktuala parlamento ne funkcias, tamen ĉiuj opinisondadoj montras, ke nun estas la plej bona tempo por la konservativa partio. Tiel ŝajnas, ke kun ekonomia krizo kiu alproksimiĝas kaj ebleco de elektiĝo de demokrata prezidento en Usono, konservativuloj en Kanado sentis, ke pliposte ili pli malfacile kapablos gajni elekton. Nun la konservativa partio estas en tre bona situacio. La sola afero kiu iomete malhelpis la partion dum la du lastaj tagoj estis subita kaj konsiderinda plialtiĝo de la kosto de benzino.

La bildo montras la ĉambron de deputitoj en la kanada parlamento. La kanada parlamento estas kiel la brita parlamento kaj konsistas el du ĉambroj; ĉambro de deputitoj kiuj estas elektitaj de civitanoj kaj en kazo de Kanado anstataŭ la angla ĉambro de nobeluloj oni havas senaton kies anojn elektas la reprezentanto de la reĝino kun konsilo de la ĉefministro.

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

meksike ambaŭ ĉambranoj (deputitoj kaj senatanoj) estas elektite rekte.. deputitoj laŭ malgranda regiono, senatanoj laŭ provinco...

Anonyme a dit...

Iam okazis movado (cxefe konservativa) en Kanado refari la senaton ankaux elektitan per baloto laux provinco, tamen tiu klopodo sxajne nefervoris.

Modernigxo al al politikaj institucioj okazas malrapide en Kanado. La konstitucio mem hejmrevenis dum 1981 sed ne estis aprobata de Kebekio.

Amike,

Andreo (de Kanado)