20 sept. 2008

Kial ne Kanado?

Lastatempe tie estas granda bruo pri s-ino Sarah Palin kiu estas kandidato de usonaj respublikanoj por iĝi vicprezidento de tiu lando (kun s-ro McCain kiel prezidento). Grupo kritikas kaj alia grupo defendas ŝin. Unu el kritikoj pri s-ino Palin estas pri ŝia sensperteco rilate eksterlandajn aferojn. Respondo al tiu kritiko estis tio, ke ĉar ŝi estas registarestro de la ŝtato Alasko kaj tiu ŝtato estas la plej proksima parto de Usono al Rusio, do al ŝi ne tute mankas kono pri eksterlandaj aferoj.

Ĉi tie mi ne intencas aldoni ion novan al politika debato kiu ekzistas ĉirkaŭ la afero. Nur mi estas iomete desapontita! Rigardante al mapo oni trovas, ke kvankam Alasko estas ege alproksima al Rusio, tamen ĝi ankaŭ estas najbaro de Kanado. Cetere por atingi Kanadon el Alasko oni ne bezonas transiri maron (tion oni devas fari por atingi Rusion el Alasko). Kial s-ro Palin kaj ŝiaj defendantoj ne menciis najbarecon de Kanado por indiki ŝian sperton rilate eksterlandajn aferojn. Ĉu ĉar en Kanado oni parolas la anglan kaj la lando estas bona amiko de Usono, oni devas ignori ĝin kiel alia lando? Mi demandas min, ke kiom da usonanoj vere scias, ke norde de ilia lando ekzistas alia lando nome Kanado?

1 commentaire:

::júbilo::haku:: a dit...

tial ke oni ne bezonas (aŭ bezonis) pasporton pro trairi la landlimon inter usono kaj kanado.....


Kaj Bush estis el Texas, apud Meksiko... kion li sciis pri Meksiko? nenion...