2 sept. 2008

Modernaj komputiloj kaj hodiaŭaj junuloj

Antaŭe mi skribis, ke mia junaĝaj jaroj estis samtempaj kun komenco de informadika scienco kaj komputiloj. Kvankam mia familio ne havis monon kaj mi longtempe ne kapablis havi komputilon por mi mem, tamen mia scio pri komputiloj komenciĝis kun la komputilojn Zilog Z-80 kaj Commodore 64. Mi memoras, ke kiom mi miris kiam mi legis anoncon pri portebla komputilo kun procezilo intel 80286. Kaj tiu komputilo estis portebla en ne tre malgranda valizeto (vidu ekzemple IMC traveller ĉi-tie)!

Teknologio estas ege progresita depost tiuj tempoj. Eble mi devas konsideriĝi eksmoda kaj oldpensanta ĉar ankoraŭ mi estas sub influo de tiuj unuaj spertoj. Kvankam hodiaŭ sur portebla komputilo mi uzas 1 MBajtojn da memorloko kaj ĉe la laboro havas alireblecon al 8 MBajtoj da memorloko (rapidega memorloko por kalkulo - RAM), tamen ankoraŭ kiam mi skribas programojn mi strebas ŝpari memorlokojn. Mi ankoraŭ zorgas pri rapideco de kalkuloj (ekzemple mi senĉese serĉas metodojn similajn al la metodo priklarigita ĉi-tie).

Mi miras, kiam mi vidas tiun reklamon por komputiloj el la firmao Dell (mia portebla komputilo estas de tiu firmao sed alia modelo). Fine de tiu filmo oni vidas sinjorinon kiu uzas komputilon ekipatan de interreta kamerao (en. Webcam) kiel spegulo por ŝminki sin. Mi komprenas, ke hodiaŭ junuloj eble pli serĉas tiajn uzojn de komputiloj (kaj poŝtelefonoj) sed mi ankoraŭ miras.

2 commentaires:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Ho, kara Beĉjo, vi memorigis min pri mia unua komputilo Commodore 64, bela maŝineto tiutempe. Mi menciis ĝin en mia blogo: [1],[2].

dominiko a dit...

Ankaux mi komencis per la komputilo Commodore-64. Estis tiam tiom pli facila por la infanoj lerni kiel funkcias komputiloj, kaj kiel programi ilin ol hodiaux. Iuj C-64-ajxoj ankoraux hantas mian cerbon kiel "poke 53281,0", LOAD "*",8,1 ktp :-)

10 PRINT "C-64 ROKAS!"
20 GOTO 10