Beĉjo

La mondo el mia vidpunkto

General Information
Kelkaj informoj
Miaj vagadoj sur la reto
Ne nepre en E-o
Ni ĉiuj estas irananoj
admirinda artikolo en la ege prestiĝa scienca revuo Nature.
Raporto pri la 2-a Mezorienta Kunveno de esperantiostoj
La kunveno okazis en Turkio.
ENGLISH HAS RAPED ME
Interesa skribaĵo de la irandevena Freŝte Molavi
La unua pico-vendejo en Nord-Koreio
Dum ordinaraj nord-koreanoj ne povas aĉeti manĝaĵojn!
Per okulo kontraŭ okulo nur eblas fari tuton de la mondo blinda.
Tre bona desegnaĵo pri teroristaj atakoj en Mumbajo.
Murdo pro dombesto
Japana viro murdis du personojn pro morto de sia hundo.
Abomenindaj kliŝaĵoj
La 20 plej malŝatataj kliŝaj esprimoj en la angla lingvo.
Misa traduko
Tiu traduko al la kimra estis fuŝa.
Kion skribas Putin?
Ĉu iu scias, ke kion ĉi-tie skribas s-ro Vladimir Putin?
Kiel trakti novnaskitojn?
Ridindaj gvidlinioj por trakti novnaskitojn.
Italoj estas kuraĝitaj por uzi malpli da anglaj vortoj
Kultura organizaĵo petas por ke italoj malpli uzu la anglajn vortojn.
Bazaro

Vero kaj scienco
Rudolf Steiner (UEA)

La Burgo kondamnita
Arkadij kaj Boris Strugackij (UEA)

La Asocio
Ziko van Dijk (FEL)

Morto de artisto
Anna Löwenstein (FEL)

Heliko sur deklivo (impeto)
Arkadij k. Boris Strugackij
2008-09-05
Plendo pri uzo de teknikaĵo
Nun kiam mi estas jam iomete plendinta pri la rolo de tekniko en apero de miaopinie kelkaj misaj kutimoj, permesu, ke mi skribu plu ĉi-rilate. Mi ne estas kontraŭ tekniko kaj ankaŭ bone scias, ke la socio ĉiuokaze evoluas. Mi scias, ke de tiu natura evoluo aspektoj kiuj al ni hodiaŭ ŝajnas maltaŭgaj, estonte estos naturaj kaj akceptataj. Ankaŭ al mi ne estas donita religia komisio por trovi pekojn de aliaj aŭ prijuĝi iliajn sintenojn. Malgraŭ tio ĉio, mi ankoraŭ estas observanto en la socio. Esprimi miajn personajn opiniojn ne signifas, ke ili devas nepre esti tute pravaj.

Lastatempe nia amiko estas aĉetinta la poŝtelefonon iPhone. Nun kiam ni renkontas kaj kun amikoj babilas inter ni, li ofte ŝaltas sian aparaton kaj per ĝi retumas. Por ĉiu temo li tuj trovas paĝon de vikipedio aŭ retejon kaj montras ilin al ni. Fakte li plu ne multe parolas sed pli montras retpaĝojn. Al mi pli plaĉas kiam dum sociaj renkontoj homoj simple parolas pri diversaj aferoj sen referenci, sen esti certaj kaj diras siajn opiniojn eĉ se ne apogataj. Tiel ili ŝajnas pli ekscitantaj kaj interesaj al mi.

Antaŭnelonge mi kun grupo da amikoj (tiu posedanto de iPhone ne estas en tiu grupo de miaj amikoj) estis en kafejo. Ni babilis pri diversaj temoj. Iam niaj babiladoj estis pri aktoroj kaj aktorinoj. Tiam mi diris, ke Johnny Depp estas edzo de Monica Bellucci. Amikino protestis tion kaj diris, ke ŝi estas certa, ke mia parolo ne estas ĝusta. Ni vetis vespermanĝon kun amikoj (por alia vespero). Kompreneble mi perdis la veton (Johnny Depp estas edzo de Vanessa Paradis). Tio estis ege plaĉa por ni kaj mi estas kontenta, ke mi ne pravis. Miaopinie homoj kiuj ĉiam pravas kaj faras neniun eraron estas enuigaj. Cetere tiu ekstrema apogo de Vikipedio kaj la interreto ne ŝajnas taŭga. Dum amika babilado ne necesas apogi ĉiun eldiron per atesto. Ĉiuokaze ni estos pli humanaj kaj pli interesaj kiam de tempo al tempo ni faras sendanĝerajn eraretojn.

Aliflanke aliro al la interreto ne garantias, ke la alirinto faras neniun eraron. Informoj sur la interreto povas esti malĝustaj. Do dum amikaj renkontoj malŝaltu vian iPhone krom se uzi ĝin estas nepre necesa.

Bildo estas de ĉi-tie. Klaku sur ĝi por vidi ĝin pli granda.
blogita de Becxjo en 3:09 PM  
2 Comments:
  • En 9/05/2008 9:54 PM, Anonymous Vastalto skribis…

    Mi ege konsentas kun vi pri la rilatoj inter teknikaĵo kaj homo.
    Do, gajan vespermanĝon!

     
  • En 9/07/2008 5:35 AM, Anonymous Chuck Smith skribis…

    Tre pensiga artikolo. Mi fakte scias ke mi tro uzas mian iPhone-n kaj cetere iom tro fieras pri ĝi. Tamen, mi kredas ke tiu trouzado finiĝos post kk semajnoj. Homoj kun nova iPhone simple volas ĉiam ludi kun ĝi... dum la unua monato pli malpli.

    Dirinte tion, mi devas konfesi ke ofte kiam mi elpoŝigas mian iPhone-n publike, ekestas diskuto pri iPhone anstataŭ pri aliaj temoj. Tamen, almenaŭ kiel iPhone-programisto mi povas diri ke tial mi uzas ĝin tiom ofte, ĉar estas mia profesio. ;)

     
Enregistrer un commentaire
<< Home
 
Pri Mi

Loĝloko: Toronto, Ontario, Canada
Pri mi: Irandevena zoroastrano, studanto de la fiziko.

If you like to understand my weblog you may learn Esperanto.
Si vous voulez comprendre mon blog vous pouvez apprendre l’Espéranto.

اگرعلاقه منديد مطالب وبلاگ مرا دريابيد می توانيد زبان جهانی اسپرانتو را فراگيريد


Vidu pli pri mi
Aliaj Blogoj En Esperanto
Esperantlingvaj retejoj
Arkivoj
Mi subtenas













COPYLEFT

Blogo servita de

Free Blogger Templates

BLOGGER

Fluo de blogeroj

Fluo de komentoj