4 sept. 2008

Pri politikaj partioj en Kanado

Sub mia hieraŭa blogero, Alejandro komentis, ke estas bona skribi pri politikaj tendencoj de la politikaj partioj en Kanado. Mi pensas, ke niatempe multaj fakuloj de la politikaj sciencoj opinias, ke malpli facile eblas klasifiki politikajn partiojn en la jam uzitaj kategorioj dekstraj/maldekstraj. Politikaj pozicioj de diversaj partioj ne estas fiksaj kaj ili laŭ kondiĉoj kaj cirkonstancoj ŝanĝiĝas. Kiel ekzemplo la eksa ĉefministro de Britio, Tony Blair estis el maldekstra partio laborista sed multaj analizistoj opinias, ke liaj pozicioj estis ne kongruaj kun la tradiciaj poziciaj de la laborista partio. Ankaŭ laŭ tradicio la respublikana partio en Usono favoras malpli grandan rolon por la registaro kaj malpli da ŝtata elspezo. Sed dum prezidenteco de George W. Bush elspezoj de la registaro pliiĝis kaj ĝia organizaĵo pligrandiĝis. Miaopinie ambaŭ Blair kaj Bush ne perfidis siajn partiojn sed kongruigis sin kun kondiĉoj kaj cirkonstancoj. En Kanado mem, ekzemple kvankam la liberala partio pli favoras rolon de pacfaranto por armeaj intervenoj de Kanado, tamen tiu mem liberala partio sendis la kanadan armeon al Afganio.
Laŭ tradicia klasifikado la ĉefaj politikaj partioj en Kanado (kvin partioj) estas jenaj: centre dekstra (la konservativa partio), centre maldekstra (la liberala partio), maldekstra (la novdemokrata kaj verda partioj). La kebekia fronto estas iomete escepta ĉar ĝia ĉefa pozicio estas ebligi sendependiĝon de la provinco Kebekio disde Kanado. Tamen oni povas konsideri ĝin centre maldekstra. Oni povas trovi grafikaĵojn kiuj montras tendencojn de tiuj partioj en diagramoj pri politika spektro (ekzemple ĉi tie).

Ekzemploj de politikaj pozicioj de tiuj partioj; la konservativa partio favoras malpermeson de abortigo, malpli da kuraĝigoj por samseksemuloj, malpli da neeŭropaj almigrintoj al Kanado, malpli da subvencioj kaj malpli da imposto. Aliaj partioj pli malpli favoras permeson por abortigo, egalaj rajtoj por samseksemuloj kaj pli da imposto kun sociaj monhelpoj kaj programoj. Nature fervoraj kredantoj de kristanismo en Kanado ĉefe subtenas la konservativan partion.

3 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

mi respondis demandaron... pri ekonomio kaj politiko.. por havi tian gbildon...

jen mia

la demandaro (en la angla)

becxjo a dit...

Dankon! Strange mi ankau estas kiel vi kvankam iomete malpli dekstrema kaj iomete malpli liberala!

becxjo a dit...

Pardonu min! Mi volis diri iomete malpli maldekstrema ol vi!