3 sept. 2008

Pri politiko en Kanado

Dum en la mondo multaj atente sekvas eventojn kaj novaĵojn rilatajn al la usona prezidenta elekto, en Kanado ankaŭ oni pretigas sin por nova publika elekto. Kvankam eble oni povas trovi multajn pli bonajn informojn pri la politika strukturo de Kanado en la angla kaj la franca, tamen ne estas malutila skribi ĉi-rilate ankaŭ en Esperanto. Kanadaj amikoj kiuj legas mian blogon, bonvole korektu miajn erarojn.

Antaŭe en Kanado, la ĉefministro rajtis laŭ sia plaĉo (aŭ cirkonstancoj) postuli novan ĝeneralan elekton (sed tio devis nepre okazi antaŭ kvin jaroj post la lasta elekto). Nun la leĝo estas iom sanĝita; sub ordinaraj kondiĉoj ĝeneralaj elektoj okazu je fiksa dato post kvar jaroj. En Kanado oni elektas anojn de la parlamento. Ĉefministron elektas tiu partio kiu havas la pli grandan nombron da parlamentanoj. Se partio havas pli grandan nombron da parlamentanoj sed ne absolutan plejmulton (pli ol 50% da tuto de la parlamentanoj) tiam oni diras, ke ĝi povas krei malplimultan registaron. Nuntempe s-ro Stephen Harper (el la konservativa partio) estas ĉefministro de malplimulta registaro (al lia partio 30 parlemantanoj mankas por krei plimultan registaron).

Nuntempe en Kanado kvin ĉefaj partioj havas parlamentanojn; la konservativa partio (en. Conservative Party of Canada) kies anoj nun formas la registaron. Ĝia nuna ĉefgvidanto estas la ĉefministro Stephen Harper. La liberala partio (en. Liberal Party of Canada) kaj ĝia ĉefgvidanto estas Stéphane Dion. La kebekia fronto (fr. Bloc Québécois) kaj ĝia ĉefgvidanto estas Gilles Duceppe. Fine la novdemokrata partio (en. New Democratic Party - NDP) kies ĉefgvidanto estas Jack Layton. Krom tiuj kvar gravaj partioj lastatempe unu parlamentano aliĝis al la verda partio (en. Green Party of Canada) kies ĉefgvidanto estas Elizabeth May kaj antaŭe ne havis parlamentanon.

Mi pliposte iom pli skribos pri la politiko en Kanado.

2 commentaires:

Alejandro a dit...

eble estas bona ideo ke vi klarigos kie (dekstre/maldekstre libera/mallibera) estas ĉiu partio

becxjo a dit...

Dankon Alejandro pro via komento. Mi studos pri tio kaj skribos en alia blogero.