17 sept. 2008

Radioaktiveco kaj Dio

Averto - Tiu ĉi blogero povas esti tro teknika kaj enuigi neinteresantojn.

Antaŭ nelonge dum mi trarigardis prisciencajn blogojn, mi trovis tiun ĉi interesan blogeron. Ĝi temas pri scienca artikolo en arXiv. En tiu artikolo oni provas montri, ke rapido je kiu la izotopoj Si32 (silicio) kaj Ra226 (radiumo) radioaktive diseriĝas dependas de tempo en la jaro dum kiu tiu diseriĝo mezuriĝas. Tio se montriĝas vera, havas interesajn konsekvencojn.

Unue mi devas klarigi, ke pri kio tio temas. En la fiziko ĉiuj konataj interagoj inter materio kaj energio klasifikiĝas en kvar fundamentaj kategorioj; gravito, elektromagnetaj interagoj, fortaj nukleaj interagoj kaj malfortaj nukleaj interagoj. Tiuj lastaj interagoj (malfortaj nukleaj) intervenas dum kelkaj radioaktivaj diseriĝoj (nome betadiseriĝo - en. Beta Decay). Ĝis nun, oni pensis, ke por ordinaraj kvantoj da energio, la nukleaj interagoj ne dependas de eksternaj kialoj kiel temperaturo, premo, elektromagnetaj kampoj k.t.p. (krom tre grandegaj elektromagnetaj kampoj - ankaŭ en akceliloj, partikloj havas grandajn kvantojn da energio - en tiuj du kazoj la supra aserto plu ne estas ĝusta). Tiel radioaktiva diseriĝo de izotopo kiu okazas pro malfortaj nukleaj interagoj ne devas ŝanĝiĝi se tio okazas en temperaturo de ĉambro aŭ dum fandiĝo de tiu izotopo (ekzemple en mil celsiaj gradoj).

Nun la menciita artikolo montras, ke la rapido de radioaktiva diseriĝo povas dependi de distanco inter suno kaj la tero. Tio povas esti pro unu el la du subaj kialoj: (1) aŭ gravito de suno povas efiki sur la malfortaj nukleaj interagoj aŭ (2) dum suno alproksimiĝas al la tero la nombro de neŭtrinoj kiuj atingas la teron ŝanĝiĝas. Neŭtrinoj (malsamaj de neŭtronoj) estas partikloj kiu interagas kun neniu materio kaj aliaj interagoj ne kapablas influi ilin. Ĉiumomente milionoj da neŭtrinoj kiuj venas el suno trapasas tra niaj korpoj kaj tra tuto de la planedo sen ŝanĝi ion ajn. Neŭtrinoj povas efiki sur malfortaj nukleaj interagoj kaj ŝanĝi gradon de radioaktivaj diseriĝoj.

Oni povas esplori, ke ĉu la unua kialo estas ĝusta studante diseriĝon de radioaktiva materialo en spaca sondilo. La duan kialon oni povas kontroli studante radioaktivan diseriĝon proksime al nuklea reaktoro (kiu kiel suno estas fonto de fluo da neŭtrinoj). Ĉu la menciita artikolo povas plifortigi pozicion de religiuloj kiuj dubas pri ĝusteco de aĝotrovado per radioaktivaj izotopoj (ekzemple per C14 - karbono)? Tie estas konflikto inter biblia kaj scienca versioj de la historio (Biblio diras, ke la tero ekzistas depost kelkdek miljaroj dum la scienco taksas miliardjaran aĝon por la tero). Aliflanke ĉi-tie oni antaŭmetas dubojn pri la artikolo. Oni ankoraŭ ne estas certa, ke ĉu la fenomeno estas vera aŭ estas pro eraroj en eksperimentoj aŭ pro ekzisto de iuj ignoritaj kialoj.

Notu ke artikoloj en arXiv ne estas kontrolitaj antaŭ publikiĝo (ili ne estas peer-reviewed).

2 commentaires:

Tonyo a dit...

Ni sciencistoj havas specon de minuskomplekso, kaj emas kvazaŭ peti pardonon ke ni skribas pri sciencaj aferoj. Tamen, via artikolo estas ege interesa, kaj mi pensas ke nesciencistoj povas ĝin sufiĉe bone kompreni.

Mi tre surpriziĝus se la rezultatoj konfirmiĝos. Oni jam de antaŭ multe da tempo mezuris rapidecojn de malkomponiĝo de radiaktivaj substancoj, kaj estas tre surprize ke oni nur nun malkovris tiun ĉi fenomenon. Kiom mi povas vidi, la variado estas sufiĉe granda (ĉ. 0,1%) por ke oni devus esti malkovrinta ĝin antaŭe.

Aliflanke, la variado estas sufiĉe malgranda por vere havi praktikan gravecon. Certe, ne por modifi fizikan datadon per radinukleidoj.

Dankon pro la diskonigo.

becxjo a dit...

Kara toño, mi estas avertinta tri foje (tie, tie kaj cxi-tie), cxar mi sxatas, ke legantoj de mia blogo sciu kio ilin atendas! Mi ankau avertos pri erotajxoj (sed bedaurinde ili jam estas videblaj).

Cetere tio povas allogi tiujn kiuj kuriozas kial io povas esti tro teknika! Tio funkcias kiel ia reklamo!