9 sept. 2008

Tio ne kaŭzos finon de la mondo!

Denove la publiko kaj nefakulaj ĵurnalistoj desapontas min. Temas pri murdominacoj kontraŭ sciencistoj kiuj laboras en la eŭropa Granda Koliziigilo de Hadronoj (la GKH - en. Large Hadron Collider - LHC). Kvankam sciencistoj asertadas, ke la eksperimentoj en la koliziigilo estas sendanĝeraj, tamen la publiko kaj kelkaj ĵurnalistoj estas iel konvinkitaj, ke ĝi kaŭzas finon de la mondo. Ĉi-tie la diabla vorto estas nigraj truoj (en. Black Holes). Sciencistoj konfesas, ke eksperimentoj en la GKH povas kaŭzi kreiĝon de nigraj truoj. Pri tio inter aliaj ankaŭ skribas Ken Miner (la 3-an de Septembro 2008). Problemo estas tio, ke pro sciencfikciaj filmoj kaj rakontoj, la publiko perceptas nigrajn truojn kiel kolose fortaj suĉiloj de ĉiu formo de materio.

Tie ekzistas raporto scienca pri riskoj de eksperimentoj en la GKH (retejo por la publiko kaj scienca raporto). Kvankam mia fako ne estas la partikla fiziko, tamen mi (humile kiel fizikisto) legis tiujn raportojn kaj laŭ mia kompreno ili estas sufiĉe konvinkigaj. Mi ne ŝatas tiujn kiuj timigante siajn oponantojn uzante fakajn terminojn aŭ montrante nekompreneblajn formulojn kaj malfacilajn fakajn esprimojn provas silentigi tiujn oponantojn (malpravan elitismon). Malgraŭ tio, se mi estus juĝanto, mi petus por ke tiuj kiuj oponas eksperimentojn de la GKH sed ne kapablas solvi diferencialajn ekvaciojn (kiel baza matematika metodo por fari la fizikon) ŝtopu siajn buŝojn.

Mi ankaŭ opinias, ke sintenoj kontraŭ tiaj esploroj radikas en religia kaj kontraŭ-scienca fundamentismo. Estas interesa lerni, ke tiuj kiuj kontraŭas la GKH-on estas samaj homoj kiuj opinias, ke allasado de kelkcentmilion tonoj da karbondioksido havas nenian efikon sur nia vivomedio (eĉ se ŝanĝo de klimato estus mito, homoj ankoraŭ allasas karbondioksidon je kvanto 130-oble pli ol vulkanoj - vulkanoj ĉiu-jare allasas 130-230 milion tonojn da karbondioksido en la atmosfero - kaj tio ne estas normala).

Ankaŭ interesa por legi (kontraŭ kaj por la GKH - en la angla lingvo).

1 commentaire:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Tiuj murdominacoj, pri kiuj vi raportas, estas stultaĵo:
Se okazas nenio, kial murdi la scienciston?; kaj se okazas mondofino, kiu murdos kiun? (ne restos minacinto murdonto nek minacito murdebla).