28 oct. 2008

Ekzotaj komputilaj proceziloj

Kiel mi skribis antaŭe, min interesas komputiloj kiuj havas ekzotajn (ne Intel-kongruajn) procezilojn. Tial mi perdis mian intereson pri la komputiloj makintoŝaj depost kiam la firmao Apple komencis uzi intelajn procezilojn anstataŭ PowerPC en siaj komputiloj. Precipe pri ultraporteblaj komputiloj (en la angla netbooks kaj Mobile Internet Devices - MIDs) intelaj proceziloj longtempe estis ĉefe uzitaj.

Tio pli severiĝis depost tempo kiam Intel prezentis sian novan ne-tro-energikonsumantan procezilon Atom. Nun multaj produktantoj de la ultraporteblaj komputiloj uzas variantojn de tiu procezilo en siaj produktaĵoj. Tie estas alia rivalo por la procezilo Atom. Ĝi estas la procezilo NANO de la firmao VIA. Ĝi estas same ne-tro-energikonsumanta kiel Intel Atom sed laŭ iuj pritaksoj ĝi estas eĉ pli potenca ol la rivalo, Intel Atom. Bedaŭrinde ĝis nun neniu komputilo kiu uzas tiun procezilon estas aĉetebla. Alia problemo estas tio, ke VIA NANO ankaŭ estas intel-kongrua do ĝi eble ne kontentigos min.

Lastatempe mi legis, ke iuj firmaoj volas produkti ultra-porteblajn komputilojn kiuj havas ARM-kongruajn procezilojn. La proceziloj ARM estas produktitaj de brita firmao kaj ne kongruas kun la proceziloj de la firmao Intel. Niatempe oni uzas ilin ĉefe en multkapablaj telefonoj (en. Smartphones). Onidiroj aludas al tio, ke la firmao Apple eble por sia ultraportebla tabuleta komputilo (ebla rivalo por komputiloj kiel Asus Eee kaj MSI Wind) uzos varianton de la ARM-kongruaj proceziloj.

Por jam gustumi potencon de ARM-kongruaj proceziloj jen tri interesaj projektoj kiuj uzas tiajn procezilojn; BeagleBoard estas eteta cirkvitotabulo sur kiu estas la tre potenca procezilo OMAP3530. Ĝi estas ARM-kongrua procezilo (surbaze de la komputanta elemento Cortex A8) produktita de la firmao Texas Instruments. Vi povas uzi ĝin por konstrui tre malgrandan komputilon kiu konsumas tre malgrandan kvanton da energio. Sur ĝi oni povas uzi diversajn mastrumajn sistemojn i. a. Linukso (ne uzebla per Vindozo).

Alia simila cirkvitotabulo estas Overo Earth de la firmao Gumstix. Ĝi ankaŭ uzas iun ARM-kongruan procezilon de la firmao Texas Instruments (OMAP3503). La du supraj cirkvitotabuloj kostas 149 USD.

La tria projekto estas la portebla ludaparato (en. Handheld Game Console) OpenPandora. Ĝiaj konstrukciantoj pretendas, ke ĝi estos la plej potenca portebla ludaparato. Ĝi uzos la procezilon OMAP3530 kun la cifereca procezilo de signalo TMS320C64x ambaŭ de la firmao Texas Instruments. Ĝi ankaŭ uzos Linukson kaj kapablos disponigi liberajn komputilludojn (en. Open Source Video Games). Oni taksas, ke ĝi kostos 330 USD.

Mi demandas min, ke ĉu oni povas grupigi kelkajn el tiuj ne-tro-energikonsumantaj cirkvitoj kune por konstri grupkomputilon (en. Cluster Computer)?

3 commentaires:

Anonyme a dit...

ARM-procesoroj ne estas vere ekzotaj. Oni ĵus anoncis, ke oni fabrikis pli ol miliardon da ili en la pasintaj tri monatoj. Oni uzas ilin ĉie: preskaŭ ĉiuj poŝtelefonoj havas almenaŭ unu, iPhone havas plurajn, aŭtoj havas dekojn. Vi povas trovi ilin ankaŭ en lavmaŝinoj, diskaparatoj, monkartoj, ... Tamen, ARM-procesoro kiel ĉefprocesoro de tekokomputilo ja estus nova.

becxjo a dit...

Vi pravas

dominiko a dit...

Ankaŭ mi ŝatus havi malmultekostan tekokomputilon kun ekzota procezilo, kiel ARM aŭ MIPS. Ĝi uzus verŝajne malpli da energio. Sed mi precipe ŝatus uzi tian komputilon por trovi kaj ripari ekzotajn cimojn en liberaj programoj. Ekzemple, memoraj misĝisrandigoj ne gravas per x86, sed ili kaŭzas escepton per RISC proceziloj kiel ARM aŭ MIPS.