2 oct. 2008

Kiel milito komenciĝis

Nacioj ofte forgesas kiel ili entiriĝas en militojn. Kiam konfliktoj pliintensiĝas kaj transformiĝas al tutdimensiaj militoj, ofte mispaŝoj de la antaŭa periodo forgesiĝas. Ofte estas tia, ke la ambaŭ flankoj de tiuj konfliktoj ne kapablas studi siajn proprajn mispaŝojn, kvankam tio por la t. n. venkinta flanko (ofte nomita per la historio la prava flanko) estas eĉ pli malfacila. Ni ofte ne kapablas vidi tion kion nia flanko povus fari por preventi, malpli longigi aŭ malpli severigi militojn.

Ĉi-jare ĉirkaŭ la internacia tago de senperforto (la 21-an de septembro) kiu estis ege proksima al datreveno de la komenco de la okjara milito inter Irano kaj Irako (la 22-an de septembro 1980), okazis vigla interŝanĝo inter perslingvaj blogantoj ĉi-rilate. Kelkfoje la diskuto transformiĝis al disputo kaj kverelo. Memoro de la milito ankoraŭ ĉe multaj estigas emocion, ĉar ĝiaj viktimoj povas esti patro, frato, proksimulo aŭ amiko de tiuj persono (ankoraŭ pasas mallonga tempo post ĝia fino).

Oficiala versio de la milito en flanko de Irano estas versio rakontita per la islamaj regantoj kaj vaste akceptita per irananoj. Tiu versio diras, ke post sukceso de la islama revolucio en 1979, Saddam kiu ĉiam deziris konkeri Iranon (aŭ parton de ĝi) trovis la momenton oportuna; La irana armeo estis taŭzita, kaj la lando sendefenda. Tial li ordonis atakon al Irano. Irananoj malgraŭ sia volo devis defendi sin. La milito estis altrudita al Irano. Rezolucioj de UNo akcpetas respondecon de Saddam pri nepravigebla komenco de la milito kaj relative kongruas tiun version de la eventoj.

Malgraŭ tio ĉio, por irananoj devas esti interesa lerni, ke transformiĝo de jam delonge ekzistaj konfliktoj al la milito ne estis senprovoka. La supra bildo montras unuan paĝon de Kejhan kiu estis unu el la plej gravaj tag-ĵurnaloj de Irano en tiu epoko. Ĝia presdato estas 19-a de aprilo 1980 (5 monatoj antaŭ la tutampleksa atako de Irako al Irano). Sur la paĝo grandlitere estas skribita: Imamo [Ĥomejnio] invitis la irakan armeon al ribelo. Tio ne estas la ununura provoko de tiu tipo flanke de Irano (islama respubliko en sia komenco). Tio estas certa, ke Saddam serĉis pretekstojn por ataki Iranon. Sed tiel ŝajnas, ke regantoj de la islama respubliko ankaŭ ne rezignis disponigi tiajn pretekstojn al li. Se Ĥomejnio estis dirinta tion pri ĉiu alia lando najbara kun Irano (Saud-Arabio, Turkio aŭ Pakistano) lia invito konsideriĝis preskaŭ kiel mokinda neseriozaĵo. Pri Irako kun tiom granda nombro da ŝijaistaj enloĝantoj, invito de Ĥomejnio devas esti pritaksita kiel tre serioza minaco (Ĥomejnio estis religia ĉefgvidanto por multaj ŝijaistoj). La ĉefa provoko estis ideo de eksporto de la islama revolucio al aliaj landoj [mi tute ne kapablas kompreni, ke kial ĉiuj revolucianoj - ankaŭ en LatinAmeriko - tiom deziras tuj kaj antaŭ ĉio alia unue eksporti sian revolucion al aliaj landoj! Vi bone konstruu vian propran landon kaj ne zorgu pri la aliaj!].

Ĉiuokaze dank' al tiaj sintenoj la milito inter Irano kaj Irako komenciĝis. Multaj homoj en ambaŭ landoj mortis, vundiĝis kaj suferis. Por irananoj ĝi iĝis sankta militdefendo. Sed multaj el ili neniam pensis, ke ilia flanko ankaŭ ne estis tute kaj absolute senkulpa.

2 commentaires:

Reza a dit...

saluton!
cxu vi bonvolus sendi al mi la adreson de pli grandigita foto au la originala fonto?

becxjo a dit...

Kara Reza, mi trovis gxin ie sur la retejo Balatarin sed hodiau ne trovas gxin. Eble vi povas trovi gxin en arkivoj de la revuo Kejhan. Pri la afero vi povas trovi kelkajn indikojn tie kaj cxi-tie.