24 oct. 2008

Krizo de fido

Ĉi-tie en sia blogo Kalle Kniivilä skribas pri nova teknologio kiu permesas kontroli lokon de aliaj personoj. Li precipe estas interesita pri slogano de tiu nova teknologio "Familia feliĉo kiu valoras la prezon". Mi dubas kiel eblas havi feliĉan familion kontrolante movojn de familianoj. Sed hodiaŭ BBC havas novaĵon pri tio, ke en Usono parentoj uzas flareplorantajn hundojn por kontroli dormoĉambron de siaj junaj infanoj. Tion mi nomas krizo de fido.

Estas interesa legi opinion de patrino kiu diras "mi fidas miajn infanojn, sed vi nur povas fidi ilin je limigita amplekso. Ili estas junaj kaj ili faros eraron". Tio, bone montras signifon de fido ĉe iuj familioj!

Mi memoras, kiam mi estis juna mia patrino post mia frato iris al Svedio. Tiam dum kelkaj jaroj mi restis kun mia patro en Irano. Tiutempe mi faris tion kiel mia devo, ke mi informu mian patron pri miaj movoj (nu ne ĉiuj movoj sed plejparto de ili). Kelkfoje mi drinkis kun amikoj kaj eĉ foje malsaniĝis pro tio. Tiam mia patro amike flegis min kaj rekomendis kion mi manĝu por forigi naŭzon kaj kapdoloron. Du aŭ tri fojoj mi fumis cigaredojn sed post tio neniam plu tentiĝis ripeti tiun sperton. Kvankam kelkaj el miaj amikoj uzis narkotaĵojn sed mi neniam tentiĝis sperti ilin.

Povra mia patro, kiam (de tempo al tempo) mi informis lin, ke religia polico estis arestinta min (ja religia polico en Irano arestis gejunulojn kiuj troviĝis kune sekse miksitaj). Zorgi pri juna viro kiel mi en la islama respubliko devis esti ege angora kaj malfacila por li. Sed li neniam malagnoskis mian rajton kiel juna viro por malkovri la mondon kaj sperti en tiu mondo. Li neniam tiel kiel la supre menciitaj familioj kontrolis min kaj mi lernis neniam perfidi lian fidon. Tiu "neniam" por mi iĝis absoluta.

Aucun commentaire: