18 oct. 2008

Ne sufiĉe kompetenta

En antaŭaj blogeroj mi skribis pri politika sistemo en Kanado [1],[2],[3],[4]. Sed krom Kanado mi ankaŭ estas skribinta pri politiko en Francio, Svedio kaj Irano. Havi kaj esprimi opiniojn pri politika sistemo estas natura ĉar ilia funkcio ĉiuokaze influas niajn vivojn.

Okaze de la lastatempa baloto en Kanado mi lernis, ke en tiu lando funkcias la sistemo de Westminster (en. Westminster system). Tio estas iu tipo de majoritata balotsistemo. En la mondo ekzistas kelkaj aliaj balotsistemoj i.a. proporcia reprezentado. Nu, en la pasinta baloto, la verda partio de Kanado relative bone aperis. 6.80% da voĉdonintoj voĉdonis por kandidatoj de tiu partio sed tiu partio ne sukcesis havigi iujn ajn parlamentanojn al si. Samtempe Kebekia fronto kiu nur prezentas kandidatojn en la provinco Kebekio ricevis voĉojn de 9.97% da kanadaj voĉdonintojn. Tiu partio tamen havos 50 parlamentanoj en la parlamento.

Dum diskuto kun amiko (kanada kaj ankaŭ esperantista) mi esprimis tiun opinion mian, ke mi preferas proporcian reprezentadon (tie kelkaj kanadanoj mem deziras tiun sistemon ekzemple ĉi-tie). Responde al mi, li ridetis kaj demandis ĉu iam okazis [libera] baloto en Irano. Mi komprenas, ke tiu amiko ne konsciis, ke mi kiel perceptos tiun demandon lian kaj mi komprenas ke li ne intencis ofendi min. Tamen mi tiel komprenis lian parolon kvazaŭ li diris, ke ĉar vi venas el lando en kiu ne estas demokratio do vi ne rajtas (ne komprenas aŭ ne estas kompetenta) havi opinion pri nia demokrata sistemo. Eble mi ĝis fino de mia vivo restos fremdulo en Kanado kaj eble mi neniam rajtos esprimi opinion pri politika sistemo en tiu lando. Nun mi estas ege ĝoja, ke mi rezignis esti kandidato por estraro de la kanada esperanto asocio.

4 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

Meksika federala kongreso havas 500 diputitoj...

la lando estas dividigita je 300 distriktoj...

do 300 de la diputitoj estas rekte elektitaj.. la alia 200 estas proporciaj

montamaristo a dit...

Kara Becxjo.

Problemo pri la proporcia sistemo estas malforta ligo inter la vocxdonantoj kaj la kandidatoj. Kanado estas granda lando kun malsamaj regionoj kaj popoloj: la proporcia sistemo ebligas kandidatoj elektigxi sen iun ajn scio aux ligo al veraj Kanadanoj kaj ties regionoj.

Mi ankaux sxatas koni al kiu politikisto skribi plendleterojn kaj petleterojn; tiu ne eblas en proporcia sistemo. Do mi tre malaprobas la proporcian sistemon. Kanado ne bezonas politikistojn sen ligoj al kanadanoj! Proporcia sistemo tauxgas por malgrandaj landoj aux ne-diversaj landoj.

Se vi ne pretas ofendigxi, ne diskutu politikon kun Kanadanoj! Tamen konu ke atako kaj malkonsento al viaj opinioj _neniam_ estas persona insulto. Mi persone neniam perdis kanadajn amikojn pro malsameco de opinio.

Amike,

Andreo

becxjo a dit...

montamaristo mi ankorau opinias, ke oni povis diri tion kiun vi diris sen insulti min.

Anonyme a dit...

Politikistojn ne havas ligojn al kanadanoj nun, nur al granda komerco.