7 oct. 2008

Nobelpremio de la fiziko en 2008

Ĉi-jaran Nobelpremion pri la fiziko gajnis tri japandevenaj sciencistoj (du ankoraŭ laboras en Japanio kaj unu estas civitano de Usono). Joiŝiro Nambu (Yoichiro Nambu), Makoto Kobajaŝi (Makoto Kobayashi) kaj Toŝihide Maskava (Toshihide Maskawa) estas studintaj elementajn partiklojn. Iliaj studoj precipe estas rivelintaj novajn sciojn pri kvarkoj, kaj ege rilatas al eksperimentoj kiuj okazos en la Granda Koliziigilo de Hadronoj (GKH).

1 commentaire:

YAGI a dit...

Oni prononcas la 'Yoichiro'-n pli proksime kiel 'Jooiĉiroo'-n. Ankaŭ ĝenerale 'Maskawa' estas skribata kiel 'Masukawa' kaj prononcata kiel 'Masukaŭa'. Ĉar la nomo de 'Masukaŭa' havas la akcenton ĉe 'su'. Tamen mi apenaŭ komprenas iliajn teoriojn.